Content-Length: 74116 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Ozymandias

Ozymandias - Vikipedio Saltu al enhavo

Ozymandias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ozymandias
literatura verko • lyrical text translated using paraphrasing
Aŭtoroj
Aŭtoro Percy Bysshe Shelley
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 11-a de januaro 1818
Loko Londono
vdr

Ozymandias (/ˌɒziˈmændiəs/ ah-zee-MAN-dee-us) estas soneto verkita de la angla romantika poeto Percy Bysshe Shelley. Ĝi estis unue eldonita la 11an de januaro 1818 en numero de la semajna gazeto The Examiner en Londono. Poste, la poemo estis inkludita en la kolekto Rosalind kaj Heleno kaj poste, postmorte, en poemaro publikigita en 1826 [1].

La nomo Ozymandias (variaĵoj Osymandias, Osymandyas; greke Ὀσυμανδύας, Osymandýas) estas la grekigita versio laŭ Diodoro de la trona nomo (antikvegipte Nisut-bitej) "Reser-maat-" Re-User -maat") de la antikvegipta faraono Ramseso la 2-a.

La soneto temas pri la rakonto de vojaĝanto kiu trovas diserigitan monumenton de reĝo Ozymandias en dezerto. La temo estas la pasemo de surteraj verkoj. La poemo estis verkita en decembro 1817 kadre de verkkonkurso kaj estis publikigita unuafoje en januaro 1818 . Ĝi estis muzikigita fare de Richard Bales en 1941.

Shelley estis inspirita per la temo de la poemo de la kolosa kapo de statuo de Ramseso la 2-a , kiu estis transportita de la Ramesseum en Tebo ĝis Londono en 1816 laŭ instigo de Henry Salt fare de Giovanni Battista Belzoni kaj ekspoziciita tie [2][3].

La poemo estis skribita kiel parto de humura argumento kun kolega poeto Horace Smith, kiu poste skribis soneton kun simila temo kaj titolo. La ĉeftemo de la soneto de Shelley estas forgeso, kiu minacas ĉiujn historiajn okazaĵojn kaj personecojn, eĉ la plej grandajn regantojn de grandaj regnoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ozymandias

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy