Skuno
Aspekto
Skuno aŭ Goeleto estas laŭlonge rigita velŝipo kun origene du, sed pli poste ankaŭ pli da mastoj. La kareno estas longa kaj mallarĝa (4:1-proporcio) kun profunde elstara kilo kaj la varangoj havas, trans la tuta longo, S-formon. Karakteriza por la rigilaro estas ke la plej malantaŭa masto estas pli longa ol la plej antaŭa (escepte la fruaj eŭropaj skunorigitaj ŝipoj el la 19-a jarcento). Ĉe trimastaj skunoj la mastoj povas esti samlongaj, eventuale la meza pli longa. La plej antaŭa masto (ĵibomasto) ofte estas provizita per du jardoveloj.