Sud-Afriko en la Vintra Olimpiko 2006
Sud-Afriko en la Vintra Olimpiko 2006 | ||||
Vintra Olimpiko 2006 en Torino | ||||
Flagtenanto: | Alexander Heath (malfermo) Tyler Botha (fermo) | |||
Sportistoj | 3 en 3 fakoj | |||
Medaloj rango: |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 0 |
Sume 0 |
La sudafrika teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino havis 3 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. Flagtenanto de la sudafrika teamo estis Alexander Heath dum la malferma ceremonio respektive Tyler Botha dum la ferma. La sportistoj atingis neniun medalon. La tripersona sudafrika teamo estis la plej granda (!) de la kontinento en Torino.
Kunordigis la teamon la nuna Sud-Afrika Sporta Konfederacio kaj Olimpika Komitato fondita en 1991. La sudafrikaj sportistoj estas plia el tiuj teamoj kiuj ankoraŭ neniam atingis medalon en vintra olimpiko kaj kutime sendas tre malmultajn teamanojn, kvankam iliaj kolegoj kompare relative sukcesas en la someraj olimpikoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|