Svinița
Svinița | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mehedinți | |
Alinome | Свињица serbe | |
Situo | 44° 30′ N, 22° 6′ O (mapo)44.522.106111111111Koordinatoj: 44° 30′ N, 22° 6′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 75–135 m | |
Poŝtkodo | 227440 | |
Loĝantaro | 1.086 (2007) | |
Svinița (serbe: Свињица aŭ Svinjica) estas komunumo en distrikto Mehedinți en Rumanio. Ĝi situas ĉe la Danubo (en la areo de Banat konata kiel Clisura Dunării / Banatska Klisura en la serba), sur la pinto de duoninsulo formita de rivera kurbiĝo. En 2002 ĝia loĝantaro estis plejparte serboj (87,27 %).
La nomo Svinjica signifas "la porkejon" aŭ "porketon" en la serba lingvo. La plejparto de la komunumanoj (92,49 %) estas Malnovaj Kredantoj religie.
En la aŭtuno de 1848, la loko estis la okazejo de aŭdaca eskapo de Valaĥiaj revoluciuloj garditaj mallibere per otomanoj. Maria Rosetti kaj Constantin Daniel Rosenthal elvokis la lokan vilaĝestron postuli, ke otomanaj gardistoj transdonu siajn armilojn sur kio estis tiuepoke aŭstria grundo, kaj ĉiuj homoj arestitaj estis sekve liberigitaj.