Content-Length: 169160 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Wolfgang_Sch%C3%A4uble

Wolfgang Schäuble - Vikipedio Saltu al enhavo

Wolfgang Schäuble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Schäuble
Persona informo
Wolfgang Schäuble
Naskiĝo 18-an de septembro 1942 (1942-09-18)
en Freiburg
Morto 26-an de decembro 2023 (2023-12-26) (81-jaraĝa)
en Offenburg
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Waldbachfriedhof Offenburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Evangelia eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Hamburga universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Wolfgang Schäuble
Familio
Patro Karl Schäuble Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Thomas Schäuble Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ingeborg Schäuble (1969–2023) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Christine Strobl (en) Traduki, Juliane Schäuble (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juristo
politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoBonnoGengenbach vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfgang SCHÄUBLE [ŝojble] (naskita la  18-an de septembro 1942 (nun 1942-09-18) en Freiburg im Breisgau, mortinta la 26-an de decembro 2023[1]) estis germana politikisto de la kristandemokratia partio CDU.

En la registaro de Helmut Kohl li estis inter 1984 kaj 1989 federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo, kaj inter 1989 kaj 1991 jam unuafoje ministro pri internaj aferoj.

En oktobro 1990 li estis de malantaŭe atence pafatakita de psika malsanulo: unu pafila kuglo trafis la makzelon, unu la mjelon kaj tria trafis gardiston, kiu ĵetis sin inter la politikiston kaj la pafanton. La gardisto pretervivis, kaj ankaŭ Wolfgang Schäuble, kiu tamen de tiam sube de la tria brusta vertebro estas paralizita kaj por moviĝo bezonas rulseĝon.

Post la federacia parlamenta baloto en 1998 li anstataŭis Helmut Kohl kiel CDU-partiestro, sed retiriĝis en 2000.

Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri internaj aferoj en la ministraro unua de Angela Merkel, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri financoj en la ministraro dua de Angela Merkel. Ankaŭ en la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li denove estis ministro pri financoj.

Ekde la 24-a de oktobro 2017 li estis prezidanto de la Germana Federacia Parlamento. En oktobro 2021, Wolfgang Schäuble cedis sian lokon kiel Prezidanto de la Bundestag al Bärbel Bas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Wolfgang Schäuble Ist tot." - Ĉe: ORF aŭ, 27.13.3023

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Wolfgang_Sch%C3%A4uble

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy