Content-Length: 149042 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Saint-John_Perse

Saint-John Perse - Vikipedio Saltu al enhavo

Saint-John Perse

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-John Perse
Nobel-premiito
Persona informo
Saint-John Perse
Naskonomo Marie René Auguste Alexis Léger
Naskiĝo 31-an de majo 1887 (1887-05-31)
en Pointe-à-Pitre, Gvadelupo
Morto 20-an de septembro 1975 (1975-09-20) (88-jaraĝa)
en Hyères
Tombo cemetery of Giens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bordozio
Lycée Louis-Barthou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Saint-John Perse
Familio
Patrino Renée Dormoy-Léger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Dorothy Russel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Saint-John Perse • Saint Leger Leger vd
Okupo poeto
diplomato
tradukisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Anabase ❦
Amers ❦
Praises ❦
Q48748337 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Saint-John Perse estas la plumnomo de Marie René Auguste Alexis Léger, naskiĝinta en 1887 en Saint Léger des Feuilles, en insulo Guadeloupe, mortinta en 1975. Franca poeto kaj diplomato, li uzis plumnomon, ke lia poezia agado restu privata kaj disigita de lia diplomata-politika kariero. Saint-John Perse ricevis la Nobel-Premion por literaturo en jaro 1960.
Saint-John-Perse-a poeziaĵo havis tre aparta kaj tipa stilo, skribita prozforme per longaj frazoj solenaj, plenaj je raraj vortoj kaj malnaivaj esprimmanieroj, ofte je eruditaj memoroj de antikveco, sed ankaŭ de emocio kaj kun delikata muzikeco, kaj pantheisma kaj historia sento. Ekzemple :

« Poezio por akompani iron de recitmarŝo honore al maro. Poeziaĵo por subteni kanton dummarŝan tutĉirkaŭ lime la maron. Tiel, kiel la ago de la altar-ĉirkaŭiro, aŭ la orbitado de ĥoro dum disfaldado de l’strofo » (Maraj gvidmarkoj)
« Vi ‘stas kuracinto, asociinto, kaj sorĉinto je la altaj fontoj mensaj ! Ĉar ĉia kapablo en homa la koro strangas, kaj grandas alirfacilo al inter ni via : treallogema Homo ! kun cent kutimoj inter ni, ho disigitulo ! Ni la stampon de via rigard’ surhavas ĉiuj sur frunto ! » (Amikeco de l’Princo)
« Mi foriros kun anseroj en la sobra odor’ de l’maten’. » (Ventoj)
« Funebra odoro de rozo ne sieĝos plu kradojn de l’tombo. Vivanta la horo inter palmoj ne mutigos plu sian animon fremdecan. Amaraj, ĉu tiel iam estis niaj vivantulaj lipoj ? » (Maraj gvid markoj)

Ĉefaj verkoj:

  • ÉLOGES, 1911 (Laŭdoj)
  • ANABASE, 1924 (Anabasis)
  • AMITIÉ DU PRINCE, 1924 (Amikeco de l'Princo)
  • EXILE, 1942 (Ekzilo ; poemoj verkitaj kiam li estis ekzile en Usono pro la venko de Francio dum Dua mondmilito
  • POÈME À L'ÉTRANGÈRE, 1943 (Poemoj al la fremdulino)
  • PLUIES, 1943 (Pluvoj)
  • NEIGES, 1943 (Neĝoj)
  • VENTS, 1946 (Ventoj)
  • AMERS, 1957 (Maraj gvidmarkoj)
  • OISEAUX, 1962 (Birdoj)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Saint-John_Perse

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy