Content-Length: 56570 | pFad | http://eo.wikipedia.org/wiki/Gardnerismo

Gardnerismo - Vikipedio Saltu al enhavo

Gardnerismo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gardnerismo, aŭ Gardnera viko, estas unu el la branĉoj de viko. Tiu tradicio estas nomita laŭ Gerald Gardner (1884-1964), kiun multaj personoj rigardas kiel la fondinton de viko. Li estis brita ŝtatoficisto, sed ankaŭ klerulo pri magio kaj aliaj okultaj fakoj.

Antaŭ la Dua mondmilito, Gardner transloĝiĝis al Highcliffe, oriente de Bournemouth, ĉe la suda bordo de Anglio. Li asertis, ke tie li estis ekinstruita pri sorĉarto fare de malnova asembleo de sorĉistinoj, kiu datiĝis de antaŭkristana periodo kaj ankoraŭ kunveniĝis en forsto.

Li mem sekve instruis plurajn virinojn, kiuj fariĝis Altaj Pastrinoj, fondis novajn asembleojn kaj kreis tiun novan tradicion.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: http://eo.wikipedia.org/wiki/Gardnerismo

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy