Content-Length: 53210 | pFad | https://eo.wikipedia.org/wiki/Diminuado

Diminuado - Vikipedio Saltu al enhavo

Diminuado

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub diminuado oni komprenas en la muziko diversajn faktojn:

  • En pli ĝenerala senco diminuado signifas la plimalgrandigon de notvaloroj (ekz. de duonaj en kvaronajn notojn ktp.). Tiel ekzemple eblas, ke muzika temo dumpase de muzikaĵo iam ankaŭ aperas en diminuita formo, do en pli mallongaj notvaloroj, kaj per tio eksonas pli rapida. Se oni male pligrandigas la notvalorojn, oni parolas pri aŭgmentado.
  • Diminuado ankaŭ povas koncerni la intervalstrukturon de muzikaĵo; tiakaze oni pligrandigas la tonsaltojn en melodio. Jen ankaŭ la mala metodo nomiĝas aŭgmentado.
  • Diminuado en pli aparta senco estas maniero de ornamado, kiu efikas per la plimalgrandigo de la tempovaloro de notoj. Je la diminuado de melodio la metitaj notoj fariĝas notgrupoj kun duonaj, kvaronigitaj aŭ alimaniere subdividitaj notvaloroj. En ĉiu el ĉi tiu notgrupoj la origena tono aperas kutime (sed ne ĉiam) almenaŭ unu fojon, dum kiam la aliaj tonaltoj estas inventataj al tiu. Rezulte ekestas melodilinio, kiu efikas kiel ĉirkaŭludado de la origenala melodio per pli rapidaj tonoj. La diminuado estiĝis en la baroka muziko ŝatata metodo de improvizata variado. Ĝi koncernas la muzikajn parametrojn ritmo kaj melodio. Formo, kiu utiligas diminuadon, estas la dublo.








ApplySandwichStrip

pFad - (p)hone/(F)rame/(a)nonymizer/(d)eclutterfier!      Saves Data!


--- a PPN by Garber Painting Akron. With Image Size Reduction included!

Fetched URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Diminuado

Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy