24-a de decembro
dato
(Alidirektita el 24-an de decembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 24-a de decembro estas la 358-a tago de la jaro (la 359-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 7 tagoj restas.
Je la 24-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 562: Konstantinopolo: remalfermo de Hagia Sofia kun rekonstruita, post kelkaj tertremoj, kupolo
- 640: Johano la 4-a iĝis papo
- 759: Poeto Du Fu el Tang-dinastio forveturis al Ĉengduo, restante kun sia kolego kaj poeto Pei Di, kie li verkis versojn pri la vivo en sia pajlotegmenta kabano
- 1144: Islamanoj rekonkeris Edessan
- 1165: Vilhelmo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1223: Sankta Francisko el Asizo aranĝis unuan kripon en Greccio
- 1287: Mongola armeo komencis sieĝi Krakovon
- 1294: Bonifaco la 8-a iĝis papo
- 1500: Otomana-Venecia Milito: unuigitaj veneciaj-hispanaj trupoj konkeris kastelon Sankta Georgo sur insulo Kefalonio
- 1524: Epoko de Malkovroj: dum sia tria vojaĝo al Barato la portugala esploristo Vasco da Gama mortis en Koĉi
- 1529: Sejm en Piotrków anoncis enkorpigon de Mazovio al Krono de la Regno de Pollando
- 1637: Bohdan Ĥmelnickij subskribis kapitulacon de kontraŭnobela kamparana-zaporoga ribelo
- 1638: Otomana Imperio: sultano Murado la 4-a konkeris Bagdadon
- 1659: Pola-rusa milito (1654–1667): Rusaj soldatoj post transiro de Okcidenta Bugo aneksis Zabłudów kaj murdis kaŝiĝantajn en preĝejo loĝantojn
- 1692: Lvovo: ĉefepiskopo de la Armena Apostola Eklezio Wartan Hunanian konsekris unuajn 14 armenajn benediktaninojn
- 1717: Nokte de la 24-a/25-a de decembro granda tempesto alvenis al marbordoj de Nederlando, Germanio kaj Skandinavio, kaŭzante inundojn, en kiuj pereis ĉirkaŭ 14 mil personoj
- 1726: En Urugvajo fondiĝis Montevideo
- 1734: Reĝa Alkazaro de Madrido bruliĝis
- 1734: Publikigio de Filozofiaj Leteroj aŭ Anglaj Leteroj de Voltaire
- 1777: Kapitano James Cook malkovris la plej grandan en la mondo atolon Kiritimati
- 1799: En Francio oni akceptis t.n. konsularan konstitucion
- 1811: Danio: unua kristnaska arbo estis lumigita en Kopenhago
- 1814: Pactraktato de Gento estis subskribita inter Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando
- 1818: Aŭstrio: en Obendorf apud Salzburg oni plenumis unuafoje la kristnaskan kanton Sankta nokto
- 1851: Usono: Biblioteko de Kongreso parte bruliĝis - 35 mil libroj kaj multaj dokumentoj estis detruitaj
- 1865: Ses veteranoj de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko fondis en Tenesio rasistan organizaĵon Ku-Kluks-Klano
- 1871: En Kairo okazis premiero de la opero Aida de Giuseppe Verdi - kadre de solenaĵoj rilatantaj al malfermo de Sueza kanalo
- 1896: Premiero de unua franca muta filmo Palaco de diablo, reĝisorita de Georges Méliès
- 1902: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Venusio
- 1905: Politika ĝenerala striko komenciĝis en Vilno kaj daŭris unu semajnon
- 1913: Venko de itala taĉmento kontraŭ beduena en batalo de Maharuga (en Fezano)
- 1914: Okcidenta Fronto de la Unua Mondmilito: kristnaska armistico komenciĝis en ĉirkaŭaĵo de Ipro; germana aviadilisto Hans von Prondzynski ĵetis dum aerbatalo unuan bombon sur la britan teron - paroĥdomon en Dovro - la unua aviadila atako en la brita historio
- 1918: Kluĵo (Kolozsvár/Klausenburg) estis okupita de rumana armeo
- 1923: Albanio estis proklamita respubliko
- 1925: Unua rakonto de Winnie-la-Pu de Alan Alexander Milne estis publikigita
- 1929: Incendio detruis okcidentan alon de Blanka Domo en Vaŝingtono
- 1934: En Davos ekfunkciis unua skilifto en la mondo
- 1936: Ĉefepiskopo Filippo Cortesi iĝis reprezentanto de Apostola Seĝo en Dua Pola Respubliko
- 1937: Praga Radio dissendis mesaĝon de Karel Čapek al Rabindranath Tagore kaj František Křižík al Albert Einstein
- 1939: Dua Mondmilito: nazioj bruligis sinagogon en Siedlce
- 1940: En Varsovio ekfunkciis konspira Universitato de Okcidentaj Teritorioj, kiu dum la okupado daŭrigis laboron de fermita Universitato de Poznań; Nederlanda Hindio subskribis financan pakton kun Japanio
- 1941: malajzia urbo Kuching estis konkerita de japanoj; libia urbo Bengazi estis rekonkerita de britoj
- 1942: Ribelo de Zamość: speciala taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis vilaĝon Janówek (Lublinio), ekloĝitan de germanoj, venĝe pro deportado de pola loĝantaro de Zamość-regiono; en Peenemünde germanoj lanĉis unuan aviadil-pafaĵon V-1; ordono de popolkomisaro pri edukado de Rusia SFSR pri nepra uzo de litero Ё
- 1943: Dwight D. Eisenhower estis nomumita ĉefkomandanto de aliancaj armitaj fortoj por la operaco T-Tago; komenciĝis ofensivo por liberigo de ĉiuj teritorioj de Ukraina SSR kaj Moldava SSR el la okupacio de la ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1944: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis 89 polojn en la vilaĝo Ihrowica (Ternopila provinco); en distrikto Nowy Targ Gestapo kun SS murdis 68 polojn, venĝe pro mortigo de 3 funkciuloj fare de sovetaj partizanoj; Orienta Fronto: trupoj de la 2-a Ukraina Fronto okupis en Ĉeĥoslovakio Levice, kaj en Hungario terenojn norde de Gyöngyös, Domaháza, Mátraszele kaj Kisfalud; Hungario: en Sopronkőhida germanoj ekzekutis parlamentanon Endre Bajcsy-Zsilinszky
- 1946: Moskvo: en malliberejo estis ekzekutita pola generalo Leopold Okulicki, lasta Ĉefkomandanto de la Pola Enlanda Armeo
- 1948: Pollando: pola sekureca servo arestis heroon de la ribelo de Varsovio Jan Rodowicz, kiun ĝi poste post torturoj murdis
- 1951: Libio proklamis sendependecon (de Italio) - Idris iĝis reĝo
- 1953: Nov-Zelando: 151 pereis pro descendo de laharo de lago en vulkana kratero de Ruapehu kaj rompo de fervoja ponto, tuj antaŭ alproksimiĝanta ekspresa trajno de Velingtono ĝis Auckland
- 1955: Universitato de Poznań iĝis Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań
- 1956: En Pola Popola Respubliko fondiĝis Motorigitaj Rezervoj de Civitana Milico, kies ĉefa celo estis "pacigo" dum eksterordinaraj situacioj - nomataj "batanta koro de la partio"
- 1962: Kubo kaj Usono interŝanĝis 1100 militkaptitojn el kuba mallibero dum sensukcesa invado en Golfo de Porkoj kontraŭ medikamentoj kaj nutraĵo
- 1963: Slovenio: unua pasaĝera aviadilo surteriĝis en la flughaveno Brnik (iom norde de Ljubljano)
- 1964: Vjetnama milito: 2 usonaj oficiroj pereis kaj ĉirkaŭ 60 personoj vundiĝis en farita de Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto bomba atenco kontraŭ hotelo en Sajgono
- 1968: Orbiton de la Luno eniris usona kosmoŝipo Apollo 8 - la saman tagon piloto William Anders fotis Ter-leviĝon
- 1971: Juliane Koepcke mirakle travivis aviadilan katastrofon super la Perua Amazonio
- 1973: Ringa suna eklipso videbla en Mezameriko, Sudameriko, Atlantika Oceano kaj Nord-Afriko
- 1979: Franca Gujano: lanĉo de unua eŭropa raketo Ariane 1 (unua misilo Ariane) de Eŭropa Kosma Agentejo el Gujana kosmodromo Kourou; Afgana milito (1979-1989) komenciĝis
- 1981: Milita stato en Pollando: Vojevodia Juĝejo en Koszalin kondamnis akuzitojn pri gvidado de striko en entreprenejo al 3 ĝis 3,5 jaroj de mallibero
- 1982: Unua flugo de prototipo de la plej granda produktada ŝarĝaviadilo Antonov An-124
- 1986: Argentino: proklamo de la Leĝo de Fina Punkto pri malpermeso de juraj procesoj kontraŭ krimoj faritaj dum la argentina militreĝimo de la Procezo de Nacia Reorganizado
- 1989: Faligita diktatoro de Panamo Manuel Noriega kaŝiĝis en ambasadejo de Vatikano; en liberia provinco Nimba eksplodis ribelo, kiu tute malstabiligis la landon; dua Kongreso de Popolaj Deputitoj de Sovetunio kondamnis sovet-germanajn protokolojn pri la disdivido de influsferoj en Eŭropo en 1939 kaj la enkondukon de trupoj en Afganion
- 1991: Lasta distingo per titolo de la Heroo de Sovetunio por submarŝipa oficiro
- 1995: Referendume oni akceptis konstitucion de Ĉednestrio
- 1997: Juĝejo en Parizo kondamnis al ĝismorta puno venezuelan teroriston Ilich Ramírez Sánchez
- 1999: La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupery estis anoncita "Libro de la 20-a jarcento" en Francio; papo Johano Paŭlo la 2-a inaŭguris en la Baziliko Sankta Petro celebradon de la Granda Jubileo 2000
- 2008: Ukrainio: 27 personoj pereis kaj 21 vundiĝis rezulte de gas-eksplodo en plurfamilia domo en Eŭpatorio
- 2011: Hamadi Ĝibali iĝis ĉefministro de Tunizo
- 2014: 38 personoj pereis kaj 56 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiganto kontraŭ porregistara sunaisma milico apud Bagdado
- 2018: Ĉefurbo de Burundo estis translokigita de Buĵumburo al Gitego
Naskiĝoj
redakti- -3: Galbo, imperiestro de Romio (m. 69)
- 1166: Johano, reĝo de Anglio (m. 1216)
- 1389: Johano la 5-a, duko de Bretonio (m. 1442)
- 1475: Thomas Murner, germana humanisto, satirverkisto, polemikisto, teologo, poeto, tradukisto (m. 1537)
- 1740: Anders Johan Lexell, sved-finna astronomo, matematikisto kaj fizikisto (m. 1784)
- 1746: György Bánffy (guberniestro), hungara guberniestro de Transsilvanio (m. 1822)
- 1754: George Crabbe, angla poeto kaj naturalisto (m. 1832)
- 1761: Selimo la 3-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1808)
- 1773: Joseph Wölfl, aŭstra pianisto kaj komponisto (m. 1812)
- 1798: Adam Mickiewicz, pola poeto, tradukisto, publicisto, filozofo, mistikulo (m. 1855)
- 1800: Ferdinand Keller, svisa prahistoriisto kaj arkeologo (m. 1881)
- 1804: Johann Evangelist Stadler, germana teologo kaj enciklopediisto (m. 1868)
- 1818: James Prescott Joule, angla fizikisto (m. 1899)
- 1819: Alexander Faltin, balti-germana juristo (m. 1899)
- 1822: Charles Hermite, franca matematikisto (m. 1901)
- 1824: Peter Cornelius, germana lido-komponisto kaj poeto (m. 1874)
- 1837: Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, imperiestrino de Aŭstrio, reĝino de Hungario (m. 1898)
- 1845: Georgo la 1-a, reĝo de Grekio, murdita (m. 1913)
- 1857: László Pataky, hungara pentristo (m. 1912)
- 1866: William Bailey, angla muzikisto kaj esperantisto, kunlaboranto de "La Brita Esperantisto", membro de la AdE, kunlaboranto de la Esperanta-Angla vortaro de E. Millidge kaj revizianto de la Londona Biblio (m. 1946)
- 1868: Emanuel Lasker, germana ŝakmajstro, matematikisto kaj filozofo (m. 1941)
- 1872: Francisko Valdomiro Lorenz, ĉeĥa ĵurnalisto, redaktoro kaj pioniro de Esperanto vivanta ankaŭ en Brazilo, poligloto, verkisto (m. 1957)
- 1875: Otto Ender, aŭstra politikisto kaj kanceliero (m. 1960)
- 1878: Gábor Sárkány, ĵurnalisto en hungara-germana lingvoj (m. 1965)
- 1881: Juan Ramón Jiménez, hispana poeto Nobelpremiita (m. 1958)
- 1882: Pál Dienes, hungara matematikisto, profesoro, idisto (m. 1952)
- 1888: Michael Curtiz, hungara filmreĝisoro (m. 1962)
- 1901: Aleksandr Fadejev, soveta verkisto (m. 1956)
- 1905: Howard Hughes, usona milionulo, inventisto, piloto, filmisto (m. 1976)
- 1909: Adam Rapacki, pola politikisto proponinta establon de zono sen nukleaj armiloj (m. 1970)
- 1911: József Denderle, rumania hungara historiisto, lernolibroverkisto (m. 2002)
- 1912: Sándor Korvin, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (m. 1944)
- 1912: Andreas Schmidt, transilvania sakso, rumana nazia politikisto (m. 1948)
- 1917: Sándor Bogáti, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1997)
- 1919: Pierre Soulages, franca pentristo (m. 2022)
- 1920: Jiří Hanzelka, ĉeĥa verkisto kaj vojaĝisto (m. 2003)
- 1920: Ewa Petelska, pola filmreĝisorino kaj scenaristino (m. 2013)
- 1922: Ava Gardner, usona aktorino (m. 1990)
- 1925: Lajos Kozma, rumania hungara aktoro (m. 2012)
- 1925: Prosper Grech, malta ĉefepiskopo, teologo kaj kardinalo (m. 2019)
- 1927: Mary Higgins Clark, usona verkistino (m. 2020)
- 1931: Mauricio Kagel, argentina-germana komponisto, dirigento, libretisto kaj reĝisoro (m. 2008)
- 1931: Ray Bryant, usona pianisto de moderna ĵazo (m. 2011)
- 1932: On Kawara, japana konceptartisto uzanta Esperanton en siaj verkoj (m. 2014)
- 1940: Anthony Fauci, usona kuracisto kaj imunologo, okupiĝanta pri aidoso kaj COVID-19
- 1943: Tarja Halonen, finna juristino, prezidentino de Finnlando
- 1944: Béla Kamocsa, rumania hungara kantisto, gitaristo (m. (2010)
- 1949: Ryszard Legutko, pola filozofo, tradukisto kaj komentisto de verkoj de Platono, eŭrodeputito, kunprezidanto de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj
- 1952: Endre Deák, rumania hungara lutisto (m. 2012)
- 1955: Sándor Haáz, rumania hungara muzikinstruisto, kapelestro
- 1956: Gábor Kassay, rumania hungara matematikisto (m. 2021)
- 1957: Hamid Karzai, prezidento de Afganio
- 1961: Ilham Alijev, ĉefministro kaj prezidento de Azerbajĝano
- 1965: Petra Enders, germana politikistino
- 1968: Choi Jin Sil, sudkorea aktorino, modelulino (m. 2008)
- 1969: Ed Miliband, brita politikisto, partiestro de Brita Laborista Partio
- 1971: Honorka Éva Hégető, hungara televidredaktoristino (m. 2001)
- 1971: Ricky Martin, portorika kantisto kaj aktoro, ambasadoro de UNICEF
- 1973: Stephenie Meyer, usona verkistino
- 1981: Dima Bilan, rusia kantisto
Mortoj
redakti- 820: Leono la 5-a la Armena, bizanca imperiestro, murdita (n. 775)
- 1336: (aŭ 1337) Cino da Pistoia, itala juristo kaj poeto (n. 1270)
- 1449: Walter Bower, skota kronikisto (n. ĉirkaŭ 1385)
- 1473: Jan Kanty, pola skolastika filozofo, teologo, fizikisto, katolika sanktulo (n. 1390)
- 1524: Vasco da Gama, portugala esploristo (n. ĉirkaŭ 1469)
- 1541: Andreo Karlostadio, germana teologo kaj reformisto (n. 1486)
- 1553: Pedro de Valdivia, hispana militisto kaj konkeristo de Ĉilio (n. 1497)
- 1601: Johannes Dinckel, germana filologo kaj superintendanto (n. 1545)
- 1635: Hester Jonas, germana "sorĉistino", murdita (n. ĉirkaŭ 1570)
- 1724: Miklós Apáti, hungara protestanta predikisto kaj pastro (n. 1662)
- 1782: Franz Xaver König, aŭstra pentristo (n. ĉirkaŭ 1711)
- 1803: Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen), germana duko (n. 1761)
- 1804: Ludwig Ferdinand Huber, germana verkisto, politikisto kaj eldonisto (n. 1764)
- 1809: Sándor Báróczi, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1735)
- 1812: Joel Barlow, usona poeto, diplomato, filozofo kaj politikisto (n. 1754)
- 1813: Go-Sakuramachi, imperiestrino de Japanio, la lasta el 8 imperiestrinoj (n. 1740)
- 1850: Frédéric Bastiat, franca verkisto kaj ekonomikisto (n. 1801)
- 1863: William Makepeace Thackeray, angla romanisto (n. 1811)
- 1872: William John Macquorn Rankine, skota inĝeniero kaj fizikisto (n. 1820)
- 1889: Sergej Botkin, rusa kuracisto de caroj, profesoro (n. 1832)
- 1898: Ŝarbel Maĥluf, libana monaĥo kun solena voto de maronita eklezio, sacerdoto vivanta en ermitejo, asketo, katolika sanktulo (n. 1928)
- 1910: Max Meckel, germana arĥitekto (n. 1847)
- 1912: George W. Bullen, angla esperantisto, kunfondinto de Brita Esperanto-Asocio, aŭtoro de lernolibroj (n. nekonata)
- 1922: Emil Frey, svisa politikisto, ĝenerala sekretario de Internacia Telekomunika Unio, prezidento de Svisa Nacia Konsilio (n. 1838)
- 1935: Alban Berg, aŭstria komponisto (n. 1885)
- 1946: Leopold Okulicki, pola generalo, murdita (n. 1898)
- 1949: Gyula Zolnai, hungara lingvisto, tradukisto, profesoro (n. 1862)
- 1950: Zsigmond Lányi, hungara ĵurnalisto kaj ĉefredaktoro de gazetoj (m. 1878)
- 1954: Sándor Szopos, hungara pentristo (n. 1881)
- 1958: William Ebenezer Thomson, brita subtenanto de Esperanto (n. 1871)
- 1965: Jan Wypler, pola poligloto kaj tradukisto (n. 1890)
- 1971: Maria Koepcke, germana-perua ornitologo (n. 1924)
- 1972: Ernst Kreuder, germana helplaboristo kaj verkisto (n. 1901)
- 1973: Sergej Stepanoviĉ Ĉaĥotin, rusia, soveta sciencisto, mikrobiologo, sociologo, esperantisto kaj populariganto de Esperanto en scienco, antaŭvidanto (n. 1883)
- 1977: Samael Aun Weor, kolombia gnostikulo, mistikulo kaj esoterulo (n. 1917)
- 1979: Rudi Dutschke, germana marksista ideologo, porparolanto de politika maldekstro de studentoj (n. 1940)
- 1980: Karl Dönitz, germana admiralo, prezidento de Nazia Germanio (n. 1891)
- 1982: Louis Aragon, franca verkisto (n. 1897)
- 1984: Peter Lawford, usona aktoro (n. 1923)
- 1987: M. G. Ramachandran, barata aktoro kaj politikisto, ĉefministro de Tamilnado (n. 1917)
- 1987: Joop den Uyl, ĉefministro de Nederlando (n. 1919)
- 1992: Peyo, belga desegnisto de bildstrioj (n. 1928)
- 1994: John Osborne, angla dramaturgo, scenaristo kaj aktoro (n. 1929)
- 1994: John Boswell, usona profesoro, historiisto pri samseksemo (n. 1947)
- 1997: Mifune Toshiro, japana aktoro (n. 1920)
- 1998: József Vofkori, hungara kuracisto, medicinhistoriisto (n. 1936)
- 1999: Maurice Couve de Murville, franca politikisto (n. 1907)
- 1999: João Baptista Figueiredo, brazila politikisto kaj generalo, prezidento de Brazilo, lasta diktatoro (n. 1918)
- 2006: Árpád Bényi, hungara pentristo, grafikisto (n. 1931)
- 2008: Samuel P. Huntington, usona politika sciencisto, geopolitikisto, konsilisto de Blanka Domo (n. 1927)
- 2008: Harold Pinter, angla Nobelpremiita verkisto, teatra reĝisoro (n. 1930)
- 2011: Johannes Heesters, nederlanda aktoro kaj kantisto (n. 1903)
- 2014: Krzysztof Krauze, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1953)
- 2017: Andrej Anatoljeviĉ Zaliznjak, soveta, rusia lingvisto, esploristo de Parolo pri la militiro Igora kaj de betulŝelaj skribaĵoj (n. 1935)
- 2022: Franco Frattini, itala politikisto (n. 1957)
- 2023: Maciej Iłowiecki, pola verkisto, ĵurnalisto, publicisto (n. 1935)
- 2024: Dési Bouterse, surinama armeestro, politikisto kaj prezidanto de Surinamo (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Slavoj: Malavara Festado
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Adamo kaj Evo (unuaj gepatroj), Kristnaska vespermanĝo - festata unu tagon antaŭ Kristnasko de kristanoj (kaj nuntempe ankaŭ iomete de aliaj)
La 24-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.