Brașov
Brașov | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Moldavio | ||||
Distrikto | distrikto Brașov | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 500001–500670 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 237 589 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 890 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo)45.6525.6Koordinatoj: 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 600 m [+] | ||||
Areo | 267 km² (26 700 ha) [+] | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa somera tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Brașov [+] | |||||
Brașov [braŝov'] (hungare Brassó [braŝo]; germane Kronstadt, latine Corona, esperante: Braŝovo) estas urbo en Rumanio, kiu situas en la suda Transilvanio, 168 km norde de Bukareŝto, ĉe 45° 38′ N 25° 35′ O / 45.633 °N, 25.583 °O (mapo). Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 41 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj), en 1992 323 736 (rumanoj, 10 % da hungaroj) kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 237 589 loĝantoj sur areo de 267 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 890 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama reĝlando Hungario. Gravas por la tuta historio de tiu ĉi urbo Honterus-gimnazio. Inter 1924 kaj 1939 aperis en Brașov la grava germanlingva kulturgazeto Klingsor.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Adolf Meschendörfer, verkisto kaj gimnaziestro
- Georg Scherg, verkisto
- Hermann Fabini, arĥitekto, eldonisto kaj politikisto
- Johannes Honterus, reformanto kaj teologo
- Ferenc Kalmár, hungara elektrinĝeniero
- Joseph Trausch, historiisto
- Paul Philippi, teologo
Jam la nomoj montras, ke historie en la urbo vivis multaj lokaj germanlingvanoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Draka domo
- Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brașov)
- Preĝejo de Marteno de Tours (Brașovechi)
- Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Brașov)
- Preĝejo de Johano Baptisto (Brașov) (franciskana)
- Luterana preĝejo (Brașov)
- Luterana hungara preĝejo (Brașov)
- Sinagogo (Brașov)
- Ortodoksa sinagogo (Brașov)
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Komence de la naŭdekaj jaroj (post la falo de Ĉaŭŝesku) fondiĝis la loka klubo "Amikeco Braŝovo". En 2005 la urbestraro inaŭguris la "Skvaron Esperanto" laŭ iniciato de ĉi-klubo.
En Braŝovo okazis la 83-a kongreso de SAT inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. La kongreson organizis "Amikeco Braŝovo".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de renomaj personoj de Braŝovo
- Kastelo Bran
- Tramtransporto en Brașov
- Trolebusa transporto en Brașov
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperantlingva turisma priskribo de la urbaj vidindaĵoj Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Portalo hungare
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto
- Urbomapo