Éva Janikovszky
Aspekto
Éva Janikovszky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1926 en Szeged | ||||
Morto | 14-an de julio 2003 (77-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 12/1-1-107 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Béla Janikovszky (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto verkisto de porinfana literaturo vd | ||||
Laborkampo | Literaturo por infanoj kaj junuloj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Éva Janikovszky [janikovski], hungare Janikovszky Éva, Esperante Eva Janikovszky estis hungara verkistino.
Éva Janikovszky naskiĝis, kiel Kucses Éva [kuĉeŝ] la 23-an de aprilo 1926 en Szeged. Ŝi mortis la 14-an de julio 2003 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Janikovszky frekventis universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto, ŝi iĝis diplomita instruistino. Ŝi havis postenojn en diversaj eldonejoj ĝis la emeritiĝo en 1987. Ŝi komencis sian karieron en 1957 sub pseŭdonimo Kispál Éva. Resume ŝi verkis 32 verkojn tradukitajn al 35 lingvoj. Unuafoje en 1960 aperis la pseŭdonimo Janikovszky Éva, ŝi verkadis precipe porjunularajn verkojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2003, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Csip-Csup (infanaĵo), debuta verko, 1957
- Szalmaláng (Pajlo-flamo), romano, 1960
- Aranyeső (Oro-pluvo), romano, 1962
- Már óvodás vagyok (Jam mi estas infanĝardenano), porinfana verko, 1974
- Felelj szépen, ha kérdeznek (Respondu bone, se oni demandas de vi), porinfana verko, 1968
- Már iskolás vagyok (Mi estas jam lernanto), porinfana verko, 1983
- Mosolyogni tessék! (Bonvolu rideti!), por plenkreskuloj, 1998
- De szép ez az élet! (Ho, kiel bela estas la vivo!), por plenkreskuloj, 2001
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabuloj en Szeged kaj Budapeŝto
- lernejo pri "Janikovszky Éva"
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio