Saltu al enhavo

Ŝivpuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝivpuri
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 473551
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 26′ N, 77° 39′ O (mapo)25.43333333333377.65Koordinatoj: 25° 26′ N, 77° 39′ O (mapo) [+]
Alto 468 m [+]
Areo 10278 km² (1 027 800 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ŝivpuri (Madja-Pradeŝo)
Ŝivpuri (Madja-Pradeŝo)
DEC
Situo de Ŝivpuri
Ŝivpuri (Barato)
Ŝivpuri (Barato)
DEC
Situo de Ŝivpuri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shivpuri, Madhya Pradesh [+]
vdr

Ŝivpuri, laŭ (hindie शिवपुरी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Placo en Ŝivpuri

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝivpuri havis populacion de 179 972 en 2011 kun legopovo de 66%.

Memordomo de maharaĝo

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝivpuri situas sur malaltaj montoj 462 metrojn super la marnivelo en la norda parto de la subŝtato proksime al Raĝastano. Ĝansi troviĝas 91, Guna 94, Gvalior 102, Lalitpur (Barato) 111, Kota (Raĝastano) 184, Oraj 191, subŝtata ĉefurbo Bopalo 243, Indaur 352, tutlanda ĉefurbo Delhio 359, Mumbajo 873, Kolkato 1133 kilometrojn (aere) [1].

Ŝivpuri ne havis signifan rolon en historio de la lando, nur ĝi estis somera sidejo de la regantoj de Gvalior. La vastaj densaj arbaroj de Ŝivpuri funkciis kiel la ĉaskampoj por la regantoj, same por la britoj. En 1564 eĉ la mogola imperiestro venis kun siaj ĉasistoj por kapti elefantojn. La britoj establis en tiu loĝloko somerumejojn.

Loĝantoj de Ŝivpuri okupiĝas pri komercado, manfaraĵoj kaj ĉiuspecaj servoj.

En Ŝivpuri la oficiala lingvo estas la hindia.

En Ŝivpuri plejparto de la populacio estas hinduoj.

Ŝivpuri situas en subtropika klimato kun tri gravaj sezonoj: varma somero (aprilo-junio), pluva musonsezono (julio-septembro) kaj malvarma vintro. Jare pluvas ĉirkaŭ 780 mm. Inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 17-32 °C.

Ŝivpuri havas trairan fervojan linion inter Gvalior-Guna. 4 signifaj vojoj kuras al la urbego. La mapo indikas flughavenon, sed informoj mankas pri tio.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • memordomo de la lasta maharaĝo
  • somerumejo de maharaĝo
  • proksime Nacia Parko kaj aliaj arbaroj
  • statuo
  • WikiTrans
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy