Akvofaloj Khone Phapheng
Aspekto
La Akvofalo Khone kaj Akvofalo Pha Pheng (laose ຂກົກນເກະ ຜກະ ຜເກະງ) estas akvofalo situanta en la provinco Ĉampasako ĉe la rivero Mekongo en Laoso, proksime de la landlimo kun Kamboĝo. La akvofaloj Khone estas la plej grandaj de Sud-Orienta Azio kaj ĝi estas la ĉefa kialo pro kio la rivero Mekongo ne estas tute navigebla al Ĉinio. Ĝi havas milojn da insuloj kaj insuletoj, kies nomo estas Si Phan Don aŭ 'La 4,000 insuloj'.