Saltu al enhavo

America Online

El Vikipedio, la libera enciklopedio
America Online (AOL)
America Online (AOL)
komputilreta servo • komunikilkompanio • retportalo • negoco • entrepreno • interreta serĉilokompanio vd
Dum 1983 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio (laŭ usona juro)
Fondita en 1983 je la nomo Control Video Corporation, en 1991 je la nomo America Online, urbo Vienna, Virginio, Usono
Fondintoj Marc Seriff • Steve Case • Jim Kimsey vd
Sidejo 770 Broadway, Nov-Jorko
Lando Usono
Estr(ar)o Tim Armstrong
Dungitoj 5 600 (stato: 2020)
Agokampo interretaj servoj
programaro
Posedata de Yahoo Inc. vd
filiaj kompanioj Netscape • CompuServe • Weblogs, Inc. • Relegence • Moviefone • Personal Library Software • Spinner • Third Screen Media • NaviSoft • Medior • MapQuest • Nullsoft • Adtech • Quigo • AOL TV • InfoInterActive • The Huffington Post • Johnson-Grace • iAmaze • Socialthing • MailBlocks • Advertising.com • Moviefone • .aol vd
Posedataj kompanioj Engadget • Netscape • Joystiq • TechCrunch • AOL Mail • Mirabilis • MapQuest • In2TV • GameDaily • about.me • Ficlets • Politics Daily • Radio KOL • The Huffington Post • cambio.com • .aol • Projekto por Malferma Katalogo vd
TTT corp.aol.com, aol.com
vdr

America Online (mallonge AOL, stiligita kiel Aol.) estas kompanio kutime prononcata ne akronime sed kiel inicialoj, do angle [ej-oŭ-EL] respektive esperante [a-o-LO] - estas multnacia amaskomunikila korporacio bazita en Novjorko. La firmao estas interreta provizanto, provizas programaro kaj komunikado kaj interretaj servoj tutmonde. America Online estis unu el la unuaj kompanioj en la mondo se temas pri oferti retaliron al la ĝenerala publiko.

America Online estas plej konata pro sia reta programaro, kiu ebligis al siaj klientoj tra la mondo akiri aliron al sia reta komunumo. Parto de la ofertoj estas senkosta retpoŝta servo, kaj tujmesaĝilo nomata AIM (mallongigo de AOL instant messager). Je la alteco de la sukceso de la firmao, ĝi havis pli ol 30 milionojn da klientoj tutmonde, la plej multaj el kiuj navigis la Interreton uzante la programpakaĵon.

De ĝia fondo ĝis 2007, la ĉefsidejo de la firmao situis en Norda Virginio. Nuntempe la kompanio ĉefsidejo situas en Novjorko.

En majo 2015, la firmao sciigis ĝian akiron de Verizon Communications. La valoro de la interkonsento estas taksita je 4,4 miliardoj da dolaroj.

AOL estis fondita la 24-an de majo 1985 sub sia origina nomo Quantum Computer Services kun la celo alporti la Interreton al la meza konsumanto. Ĝi rapide distingiĝis kiel provizanto de retservo ofertante Interretan konekteblecon per dial-up, ĉie en la lando. Dum la interreto disvastiĝis, la nombro da AOL-abonantoj rapide kreskis. Ene de dek jaroj de ĝia komenco, AOL havis pli ol 4.5 milionojn da registritaj membroj. Nur en 1995, la nombro da uzantoj de AOL saltis je pli ol 2,5 milionoj da homoj.

Kune kun disponigado de retaliro, AOL ofertis unikajn "aldonvalorajn" servojn al siaj uzantoj. AOL-membroj havis aliron al uzant-amikaj retpoŝtaj kontoj kun siaj uzantnomoj uzataj kiel ĝia retadreso. AOL ofertis babilejojn kie homoj kiuj volis kunhavigi iliajn pensojn kun spektantaro povis fari tion anonime per realtempa tekstmesaĝilo kaj diskuttabuloj kie homoj povis afiŝi komentojn kaj respondi diversajn temojn antaŭ tuta interreta publiko ligita. AOL ankaŭ ofertis grandajn kvantojn de proprieta enhavo inkluzive de retaj "kanaloj" kun novaĵo kaj distro, ligiloj por navigi la Interreton kaj ŝlosilvortojn por faciligi serĉi la Reton, adreslibrojn kaj taglibrojn. AIM formis parton de ĉi tiu proprieta enhavo.

Dum la okdekaj, antaŭ ol la kompanio iĝis provizanto de retservoj (ISP), la kompanio proponis diversajn retajn servojn per BBS al kiu la klientoj de la kompanio konektis per analoga telefonlineo.

En la fruaj 1990-aj jaroj, America Online estis inter la unuaj provizantoj de retkonektoj se temas pri disponigi retaliron. La firmao surmerkatigis sin tiutempe kiel reta servo por homoj kiuj ne specialiĝas pri komputiloj, kontraste al la interreta provizanto CompuServe, kiu servis ĉefe klientaron kun teknika scio en la kampo. Ankaŭ, komence, la firmao emfazis facilan kaj uzeblan grafikan interfacon, kontraste kun la aliaj usonaj interretaj provizantoj, kiuj tiutempe ne disponigis simplan programaron por konekti kaj uzi Interreton por novaj uzantoj sen ia fono en la kampo. Dum la naŭdekaj la firmao funkciigis masivan merkatigon kiam ĝi distribuis pli ol 100 milionojn da diskedoj kaj pli postajn KD-ojn ĉie en Usono.enhavante ĝian interretan programpakaĵon. Tiu merkatigmetodo kontribuis signife al la masiva kresko de la klientbazo de la firmao kaj helpis al la firmao iĝi la domina retprovizanto en Usono tiutempe.

AOL ofertis ĝian retservon al Makintoŝo kaj Apple II komputiluzantoj en 1989 kaj al Vindozo-uzantoj en 1993. AOL listigis sur la Nasdaq la 19-an de marto 1992, sed moviĝis al la Novjorka Borso en 1996 post sciigado ke ĝi ofertus servojn en Britio, Kanado, Francio kaj Japanio. Por vastigi ĝian ĉeeston kiel kaj ISP kaj IM-provizanto, AOL akiris CompuServe, tiam gvidan ISP, kaj Mirabilis en 1998. En 1999, AOL akiris Netscape Communications, popularan softvarfirmaon konatan pro sia retumilo kaj enhavo. Frue en 2000, la firmao sciigis ĝiajn planojn por fuzio kun la distra konglomerato Time Warner. La fuzio estis sukcese kompletigita la 11-an de januaro 2001, sub la nova nomo AOL Time Warner.

Tra la jaroj, la kompanio funkcias en franĉiza metodo, per kiu ĝi distribuis siajn servojn inter diversaj kompanioj tra la mondo kaj establis internaciajn versiojn por ili.

Fine de la naŭdekaj kaj la komenco de la unua jardeko de la 21-a jarcento, America Online komencis akiri kaj provizi financan subtenon al diversaj softvarfirmaoj. Ĉi tiuj aĉetoj inkludis, inter aliaj, CompuServe, Nullsoft, la programiston de Winamp -programaro, Netscape kaj Mozilla.

En 2000, la firmao kunfandiĝis kun la informa konzerno Time Warner. Post la fuzio komenciĝis laŭpaŝa sed signifa malkresko de la enspezoj de la firmao, kiu daŭras ĝis nuntempe. La klientaro de la firmao ĉesis kreski ekde 2002 kaj multaj ŝanĝis al pli malmultekostaj retprovizantoj. Ankaŭ, pro la eksplodo en la uzo de larĝa bando dum la unua jardeko de la 21-a jarcento, la firmao devis poziciigi sin kiel gvida enhavportalo, simila al kompanioj kiel Yahoo!, por kapti parton de la reta reklama merkato.

La 28-an de majo 2009, la kunlaboro inter America Online kaj Time Warner estis finita post ok jaroj da kunlaboro.

La 7-an de februaro 2011, AOL aĉetis la retan novaĵretejon The Huffington Post por 315 milionoj USD. Laŭ AOL, ĉi tiu movo estas atendita krei novan amaskomunikilan grupon, kiu kunfandos la enhavon de la retejoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy