Saltu al enhavo

Anakronismo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Lasta Vespermanĝo de Leonardo da Vinci, 1498, montras la apostolojn sidantaj ĉe longa tablo. Tiu tipo de tablo estis nekonata en la tempo kaj loko de la Lasta Vespermanĝo.[1]
Dinosaŭroj kun-ekzistantaj kun homedoj, kiel tie en The Flintstones, estas relative ofta anakronismo en komikso kaj animaciaj kartunoj.

Anakronismo laŭ PIV estas 1 Kronologia eraro, per kiu oni konfuzas inter si malsamdatajn historiaĵojn, kaj 2 Afero ne konforma kun la kutimoj aŭ moroj de la koncerna epoko.[2]

Anakronismoanaĥronismo (el la greka ἀνά ana, "kontraŭ" kaj χρόνος ĥronos, "tempo") estas kronologia malkongruo en iu aranĝo, speciale kunigo de personoj, okazaĵoj, objektoj aŭ kutimoj el diferencaj tempoperiodoj. La plej ofta tipo de anakronismo estas objekto mismetita en tempo, sed ĝi povas esti ankaŭ parola esprimo, teknologio, filozofia ideo, muzika stilo, materialo, plantoanimalo, kutimo, aŭ io ajn asocia kun partikulara periodo en tempo kiu estas metita ekster sia propra tempa nivelo.

Anakronismo povas esti ĉu intenca aŭ neintenca. Intencaj anakronismoj povas esti enmetiaj en literatura aŭ arta verko por helpi nuntempan publikon engaĝiĝi pli prete en historia periodo. Anakronismo povas ankaŭ esti uzata por celoj de retoriko, komedio, aŭ frapo. Neintencaj anakronismoj povas okazi kiam verkisto, artisto aŭ ludanto ne konscias pri diferencoj en teknologio, lingvo, kutimoj, sintenoj aŭ modoj inter diferencaj historiaj epokoj. Tiuokaze anakronismo povas montri malbonan kvaliton en difinita verko, ekzemple se temi pri intencita serioza historia studo aŭ eĉ historia romano. En diversaj konvencioj anakronismoj necesas kaj estas universale akceptitaj, ekzemple en kino (kaj plej ofte en literaturo), kiam temas pri historiaj filmoj: la lingvaĵo (kaj eĉ la lingvo mem) plej ofte ne estas tiu de la reprezentita epoko kaj loko, sed de la nuntempa publiko, kiu devas kompreni la diraĵojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. McCouat, Philip. On the trail of the last supper. Journal of Art in Society (2014). Alirita 15a de Aŭgusto 2016 .
  2. NPIV [1] Alirita la 8an de Septembro 2018.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy