Antoine de Saint-Exupéry
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Saint-Exupéry-les-Roches kaj Saint-Exupéry (Gironde). |
Antoine DE SAINT-EXUPÉRY [antŭan de sent-ekzuperi], naskiĝis la 29-an de junio 1900, mortis la 31-an de julio 1944) estas franca mondfama aviadisto kaj verkisto.
Saint-Exupéry naskiĝis en Liono (Lyon). Li unue flugis en 1912; de tiam lia pasio pri aviadiloj neniam malaperis. Post militservo en franca aerarmeo 1921–23, li laboris en flugpoŝto kie li partoprenis en la evoluigo de aeraj ligiloj inter Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Poste li revenis al Francio kiel provpiloto, ĝis la Dua Mondmilito. Li servis kiel piloto de skoltaviadilo en franca armeo en 1939 ĝis 1940.
Post la Nazia okupado de Francio, Saint Exupéry alvenis en Usono kaj denove komencis servon en libera Franca aerarmeo kiel Majoro en 1942, ĝis sia morto dum misio, kiu okazis ĉe la mediteranea bordo, la 31-an de julio 1944. Pecoj de lia aviadilo estis retrovitaj proksime de Marsejlo en 2000 kaj klare identigitaj la 7-an de aprilo 2004 danke al serinumero.
Dum sia tuta kariero li verkis multajn artikolojn por ĵurnaloj kaj romanojn.
Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj danke al sukceso de sia fama verko "La Eta Princo". La Eta Princo estis tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 por "Nokta flugo (Vol de Nuit)". Li ankaŭ ricevis premion de romano el la Franca Akademio en 1938 por "Tero de la homoj (Terre des Hommes)".
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- 1931: Vol de nuit, tradukita al Esperanto sub la titolo "Nokta Flugo"[1], 2023, ĉe eldonejo Fonto.
- 1939: Terre des hommes, tradukita al Esperanto sub la titolo "Tero de la homoj" fare de Henri Vatré, eldonita ĉe Ed Iltis, 1986,
- 1942: Pilote de guerre ("Milita piloto"),
- 1943: Le petit prince ("La Eta Princo" legeblas rete en Esperanto, vidu sub eksteraj ligiloj),
- 1948: Citadelle ("Fortikaĵo") publikigiĝis postmorte.
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- "Igu vian revon voru vian vivon, cele ke vivo vian revon ne voru."
- "Li estis libera, sed senlime, ĝis ne ankoraŭ sin senti pezi sur la tero. Al li mankis tiu pezo de la homaj rilatoj, kiu malhelpas la iradon, tiuj ploroj, tiuj porĉiamaj adiaŭadoj, tiuj riproĉoj, tiuj ĝuoj, ĉio, kion homo karesas, aŭ ŝiras ĉiafoje, kiam li ekfaras geston, tiuj miloj da ligaĵoj, kiuj lin alligas al la aliuloj, kaj kiuj igas lin peza." (en Tero de la homoj)
- Ha! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiujn stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj. (en Tero de la Homoj)
- La perfekteco estas atingita, ne plu kiam nenion aldoniĝas, sed kiam nenion foriĝas. (en Nokta flugo)[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Aliaj projektoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (La biografio kaj bibliografio de Saint Exupéry) Arkivigite je 2006-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
- La Eta Princo en Esperanto (HTML) Arkivigite je 2006-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
- La Eta Princo en Esperanto (PDF)
- Oficiala hejmpaĝo de Saint-Exupéry france
- http://www.meilleurescitations.com/auteurs/saint_exupery.html Arkivigite je 2012-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) "Nokta flugo", UEA, 2021
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-29. Alirita 2013-11-07 .