Augusta Leigh
Augusta Leigh | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1783 en Newstead Abbey | |
Morto | 12-an de oktobro 1851 (68-jaraĝa) en Cambridgeshire | |
Tombo | Kensal Green Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
Familio | ||
Patro | John Byron vd | |
Patrino | Amelia Osborne, Marchioness of Carmarthen (en) vd | |
Gefratoj | George Byron, George Osborne, 6th Duke of Leeds (en) , Francis Osborne kaj Mary Pelham, Countess of Chichester (en) vd | |
Edz(in)o | George Leigh (en) (1807–) vd | |
Amkunulo | George Byron vd | |
Infanoj | Elizabeth Medora Leigh ( George Byron) Frederick George Leigh (en) ( George Leigh (en) ) Augusta Charlotte Leigh (en) ( George Leigh (en) ) George Henry Leigh (en) ( George Leigh (en) ) Georgiana Leigh (en) ( George Leigh (en) ) Amelia Marianne Leigh (en) ( George Leigh (en) ) Henry Francis Leigh (en) ( George Leigh (en) ) vd | |
Profesio | ||
Laborkampo | Poezio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Augusta Maria LEIGH (denaske Byron; 26a de Januaro 1783 – 12a de Oktobro 1851) estis la nura filino de John "Mad Jack" Byron, nome patro de la poeto Lord Byron kun lia unua edzino, Amelia, denaske Darcy (Lady Conyers laŭ jure kaj divorcita edzino de Francis, Markizo de Carmarthen).
Edzino
[redakti | redakti fonton]Augusta edziniĝis al sia kuzo, la Leŭtenanta Kolonelo George Leigh (1771–1850), filo de la Generalo Charles Leigh (1748–1815) kaj de lia edzino, Frances iByron, nome ŝia patroflanka onklino. Ŝi havis ses/sep gefilojn kun li.[1] Richard Temple-Nugent-Brydges-Chandos-Grenville, 1a Duko de Buckingham kaj Chandos, vidis tiun geedzecon malestime en sia taglibro: "Povra Augusta Leigh edziniĝas hodiaŭ! Kompatinda afero! Mi kompatas ke ŝi konektas sin kun tia familio, kaj kun tia frenezulo! Tamen ŝi havas neniun kulpotan kaj nur sin mem."[2] La geedzoj turniĝis malfeliĉaj, ĉar li dediĉis sin al diboĉado kaj forhazardludis ĉiun sian monon. Fine li lasis al sia edzino kaj filoj nenion krom ŝuldojn.[3]
Byron
[redakti | redakti fonton]La duonfrato de Augusta, nome George Lord Byron, ne renkontis ŝin ĝis li iris al la lernejo Harrow, kaj eĉ tiam nur tre rare. El 1804 antaŭe, tamen, ŝi verkis al li regule kaj iĝis lia fidelulo, speciale en liaj kvereloj kun lia patrino. Ilia korespondado ĉesis dum du jaroj post Byron iris eksterlanden, kaj ne estis pluigita ĝis ŝi sendis al li leteron esprimante sian simpation pro la morto de lia patrino, Catherine, en 1811. Ĉar ili ne multe proksime rilatis, ili estis kvazaŭ fremduloj unu al la alia. Sed ŝajne ili bone trovis sin kune kaj enamiĝis unu de la alia. Kiam la geedzeco de Byron malsukcesis kaj li fornavigis el Anglio kaj neniam revenis, leviĝis onidiroj pri incesto.[4][5]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Lieut.-Col. George Leigh 1771 - 1850". Kindred Britain. Alirita la 15an de Majo 2018.
- ↑ Henry Huntington Library. Stowe collection. ST 98. Ero de 15a de Majo 1827.
- ↑ Kindred Britain.
- ↑ Hodgkinson, Thomas (12a de Aŭgusto 2000). "Invisible woman". The Guardian. Alirita la 15an de Majo 2018.
- ↑ Hanson, Marilee (1a de Februaro 2015). "Lord Byron; The Life of George Noel Gordon". English History.net. Alirita la 15an de Majo 2018.