Saltu al enhavo

Bartimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
statuo de 1861 pri la sceno en Erbach, urboparto de Eltville en Hesio

Bartimeo - hebree ברטימאוס, Bartimaus - estis juna blindulo, kiu almozpetis sur la vojo de Jeriko en la evangelioj (referencoj : Mar 10. 46-52 ; Luk 18.35-43 ; Mat 20.29-34). Lia patro estas indikata je nomo Timeo.

Jesuo kaj la juna blindulo Bartimeo

Laŭ la evangelio laŭ Marko li laŭte alvokis Jesuon, kiam li aŭdis ke tiu estis proksime. La ĉirkaŭaj homoj provis silentigi la junulon, sed Jesuo aŭdis la vokon, petis ke la junulo pliproksimiĝu, demandis lin kion li deziras, kaj la junulo modeste alparolis lin per titolo rabeno kaj petis vidpovon. Laŭ la rakonto de Marko, Jesuo diris al li: "iru, via fido vin savis". Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo. La evangelioj laŭ Luko kaj laŭ Mateo simile raportis la okazaĵon, kaj tial la kristanoj kutime konsideras la miraklon vere okazintan. Nur teologoj disputis pri la hebree nekutima nomo de la patro - kaj iuj havis la hipotezon ke la nomo povus esti aludo al la fama dialogo Timeo de Platono.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy