Ben Howard
Ben Howard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1987 (37-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Falmouth Torquay Boys' Grammar School (en) King Edward VI Community College (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto muzikisto gitaristo |
TTT | |
Retejo | http://benhowardmusic.co.uk/ |
Benjamin John (Ben) HOWARD (naskiĝis la 24-an de aprilo 1987 en Londono) estas brita muzikisto, kantisto, gitaristo kaj surfanto. Li havas kontrakton je Island Records kaj Communion.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Howard naskiĝis en la okcidento de Londono, sed plenkreskis en Totnes, Devon. Dum junaĝo, Howard aŭskultis la favoran muzikon de siaj gepatroj, kiuj enkondukis lin al siaj plej ŝatataj diskoj de la artistoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kiel John Martyn, Van Morrison, Joni Mitchell kaj Simon & Garfunkel, kiuj tre influis Howard. Nuntempe liaj gepatroj loĝas en Ibiza; tie Howard surbendigis sian debutalbumon Every Kingdom (2011).
Post mezlernejo, Howard studis ĵurnalismon en Falmouth. Tamen, duonjare antaŭ atingi sian diplomon, Howard ĉesis siajn studojn ĉar li opiniis, ke li povus "travivi per la muziko".
En 2017, Howard aniĝis la novan bandon A Blaze of Feather.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]- Every Kingdom (2011)
- The Burgh Island E.P. (2012)
- I Forget Where We Were (2014)
- Noonday Dream (2018)