Benedikto de Milano
Sankta | |||||
Benedikto de Milano | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Commentarium medicinale" verko atribuita al Benedikto de Milano, eldonita en 1835 de Johannes Val Ullrich. Temas pri epitomo de terapio, konsistanta je enkonduka prozo kaj ducent kvardekunu heksametroj.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 650 en Amiternum, Aquila, Abruzzi, Italio | ||||
Morto | 11-a de marto 735 en Milano, Italio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Longobardio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Commentarium medicinale | ||||
| |||||
43-a ĉefepiskopo de Milano | |||||
Dum | 685–735 | ||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolika eklezio | ||||
Festotago | 11-a de marto / 6-a de septembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Benedikto de Milano (650-735), ankaŭ konata kiel "Benedictus Crispus" aŭ "Benito Crispo", estis itala aŭtoro pri medicina verko kaj dum pli ol kvardek jaroj ĉefepiskopo de Milano inter 685 kaj sia morto. Li estas honorata kiel sanktulo de la katolika eklezio kaj oni atribuas al li poemon kun medicinaj priskriboj.
Krom tio li estis la aŭtoro de la epitafo de la reĝo de Anglio Caedwalla de Essex, kaj estis sepultita en la Baziliko Sankta Petro, en Romo. Oni scias ke la reĝo de Anglio estis katekizita de Benedikto, kiu akompanis lin al Romo kie la reĝo estis baptita de la papo Serĝo la 1-a en sankta sabato de la jaro 689 kaj kie li mortis en la 20-a de aprilo de la sama jaro.
Paŭlo Diakono rakontas ke Benedikto, de li konsiderata kiel "homo kun aparta sankteco, kies bona reputacio dissendiĝas tra la tuta lando", restis ankoraŭ en Romo, en la jaro 707, por defendi siajn rajtojn pri konsekrado kiel episkopo de Pavio. La papo neglektis lian peton, ĉar la episkopo de Pavio antaŭlonge rekte dependis nur de la Sankta Sidejo.
Lia verko, atribuita kiam la aŭtoro ankoraŭ estis diakono, enhavas sennombrajn priskribojn pri popularaj medikamentoj uzataj en medicino, kie kelkaj informoj estas trovataj en Plinio la Maljuna kaj Dioskorido.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ tradicio kiu daŭris almenaŭ ĝis la fino de la 19-a jarcento, li estis konsiderata membro de la Crespi aristokrata familio el Milano. Li okupis la katedron de Milano en la jaro 683, estis la 43-a ĉefepiskopo de Milano ĉirkaŭ kvardekkvin jaroj kaj envolviĝis en juĝaferoj kiujn li perdis. Li estas citata en la "Historia Langobardorum" de Paŭlo Diakono.
Benedikto mortis en la jaro 735 pro naturaj kaŭzoj. Antaŭ la papo, Benedikto postulis la rajton ankaŭ administri la episkopecon de Pavio, ĉar li okupis la postenon kiel estro en la arkidiocezo. Tamen, la papo kontraŭis kaj li mem nomumis alian episkopon, donante al Pavio aŭtonomion super Milano. En 1623, la kardinalo Karlo Boromeo transdatigis lian festodaton el la 11-a de marto al la 6-a de septembro por ke ĝi ne koincido kun la Pasko.
Tamen la Roma martirologio konservis lian memortagon laŭ la tradicia dato. Liaj restaĵoj ripozas en la Katedralo de Sankta Ambrozo, en Milano, laŭ anonima fonto en la verko "Versus de Mediolano civitate", skribita dum la unuaj jardekoj de la 8-a jarcento. Al li oni ankaŭ atribuas la konstruadon de preĝejo omaĝe al Sankta Benedikto apud benediktana abatejo en la zono de Porta Nuova.
Benedikto Krespo, kune kun aliaj sanktuloj, estas alvokata kiel protektanto de tiu okupiĝantaj pri procesoj kaj akuzantoj kaj akuzitoj. Erare oni atribuas al la episkopo kelkajn versojn pri medicino skribitajn de certa milana diakono kies nomo estis Crispo. Pro tio oni aldoni al lia nomo la familinomo Crispo aŭ Crespo.
Verko
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Prospecting for Drugs in Ancient and Medieval European Texts
- Humanistica Lovaniensia: Journal of Neo-Latin Studies
- A History of Medicine
- Grande illustrazione del Lombardo-Veneto
- Bibliothèque numérique Medic@
- Santi e Beati
- Historia Dell'Antichità Di Milano
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Antimo de Bizanco (478-534)