Bjarni Benediktsson
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri eksa islanda ĉefministro. Por informoj pri nuna islanda politikisto, vidu la artikolon Bjarni Benediktsson (1970).
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Bjarni.
Bjarni Benediktsson (30-a de aprilo 1908 - 10-a de julio 1970) estis islanda juristo, grava politikisto, urbestro de Rejkjaviko, redaktoro, multfoja ministro kaj longtempa ĉefministro. Li estas ĝis nun la plej longtempa ministro de Islando. Li estis partiestro de la Sendependecpartio 1961-1970.
Li mortis en ofico, en brulakcidento, kun sia edzino kaj nepo. Sia filo estas eks-ministro Björn Bjarnason kaj sia bofilo estis eks-ministro Vilmundur Gylfason. Lia samnomulo, partiestro de la Sendependecpartio ekde 2009, estas nepo de lia frato.