Saltu al enhavo

Blanka porfirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka porfirio
Specimeno de la World Museum, Liverpool, unu el nur du ekzistantaj. Notu disajn bluajn plumojn
Specimeno de la World Museum, Liverpool, unu el nur du ekzistantaj. Notu disajn bluajn plumojn
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porfirio Porphyrio
Brisson, 1760
Specio: Blanka porfirio

Porphyrio albus

Porphyrio albus
Shaw, 1790
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Mapo montranta la lokon de insulo Lord Howe
Mapo montranta la lokon de insulo Lord Howe
Mapo montranta la lokon de insulo Lord Howe
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blanka porfirio (laŭ la latinlingva scienca nomo Porphyrio albus, kaj ankaŭ Porfirio de Lord Howe), estis granda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Temas pri formortinta specio de ralo kiu vivis en la insulo Lord Howe, oriente de Aŭstralio. Ĝi estis por la unua fojo trovita kiam britaj ŝipanoj vizitis la insulojn inter 1788 kaj 1790, kaj ĉiuj tiutempaj rakontoj kaj bildoj estis produktitaj dum tiu tempo. Nuntempe, ekzistas du haŭtaĵoj: la holotipo en la Naturhistoria Muzeo de Vieno, kaj alia en la World Museum de Liverpool. Kvankam ekzistis historia konfuzo pri la deveno de la specimenoj kaj pri la klasigo kaj anatomio de la birdospecio, nuntempe oni supozas, ke ĝi estis aparta specio endemia de la Insulo Lord Howe kaj simila ĉefe al la Aŭstralazia porfirio. Krome oni trovis ankaŭ subfosiliajn ostojn.

La Blanka porfirio estis 36 ĝis 55 cm longa. Ambaŭ konataj haŭtoj havas ĉefe blankan plumaron, kvankam la Liverpool-specimeno ankaŭ havas disajn bluajn plumojn. Ĉi tio estas male al aliaj porfirioj, sed nuntempaj raportoj indikas birdojn kun tute blanka, tute blua, kaj miksita blu-blanka plumaro. La idoj estis nigraj, fariĝante bluaj kaj poste blankaj dum ili maljuniĝis. Kvankam tio estis interpretita kiel pro albinismo, eble estis progresiva griziĝo laŭ kiu plumoj perdas sian pigmenton kun aĝo. La birdobeko, frunta ŝildo kaj kruroj estis ruĝaj, kaj ĝi havis ungegon (aŭ spronon) sur sia flugilo. Malmulto estis registrita pri la konduto de la blanka porfirio. Ĝi eble ne estis nefluganta, sed verŝajne estis povra fluganto. Tio kaj ĝia nesovaĝemo igis la birdon facila predo por vizitantaj homoj, kiuj mortigis ĝin per bastonoj. Laŭdire iam ofta, la specio eble estis ĉasita ĝis formorto antaŭ 1834, kiam la Insulo Lord Howe estis loĝigita de homoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy