Bourg-des-Comptes
Aspekto
Bourg-des-Comptes | ||
komunumo | ||
Malnova domo sur la placo de la preĝejo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Bourg-des-Comptes | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Arondismento | Redon | |
Kantono | Guichen | |
Interkomunumo | kantono de Guichen | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Rivero | Vilaine | |
Situo | Bourg-des-Comptes | |
- koordinatoj | 47° 55′ 48″ N 01° 44′ 28″ U / 47.93000 °N, 1.74111 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 99 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 7 m s. m. | |
Areo | 23,41 km² (2 341 ha) | |
Loĝantaro | 2 460 (2008[1]) | |
Denseco | 105,08 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Pierre Dano | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35890 | |
INSEE | 35033 | |
Situo kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
| ||
Vikimedia Komunejo: Bourg-des-Comptes | ||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo | ||
Bourg-des-Comptes estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la riĉeco de la flaŭro, Bourg-des-Comptes estas la sesa komunumo de la departemento, kiu posedas la plej grandan nombron da taksonoj en iliaj diversaj biotopoj, t.e. 611 por komunuma averaĝo de 348 taksonoj kaj departementa sumo de 1373 taksonoj (118 familioj). Aparte estas 57 taksonoj kun forta hereda valoro kiam entute estas 207 ; 38 protektataj taksonoj kaj 21 apartenantaj al la ruĝa listo de la Armorika montaro (departementa sumo: 237) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Toponimio
[redakti | redakti fonton]Dum la franca revolucio de 1789, la komunumo havis la nomon Bourg-la-Montagne[3].
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]Lazura kun arĝenta paska ŝafido portanta sian krucon oblikve, kun ora kapo ŝarĝita per gorĝa koro truita de sago samkolora. |
Administracio
[redakti | redakti fonton]Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo "Notre-Dame", 1851[4].
- La kastelo de Boschet, konstruata de 1660 ĝis 1680 kaj renovigata kaj pligrandigata de 1720 ĝis 1740, kun siaj ĝardenoj estas monumento historia klasita per dekreto de la 23-a de Decembro 1969 ; la servkonstruaĵoj estas registritaj per dekreto de la 9-a de Februaro 1998[5],[6].
- Pluraj nobeldomoj : Nobeldomo de Provotières[7], la Gouverdière[8], la Rivière Chereil[9], la Réauté[10].
- Menhiro dirata la "Grand Tua" ĉe la "Prégaudais"[11].
-
La preĝejo "Notre-Dame".
-
La kastelo de Boschet.
-
La bordoj de la rivero Vilaine ĉe la "Courbe".
Personoj ligitaj al la komunumo
[redakti | redakti fonton]- Godefroy Brossay-Saint-Marc (5-an de Februaro 1803 - 26-an de Februaro 1878), kardinalo ĉefepiskopo de Rennes, kies gepatroj fariĝis posedantoj de la kastelo de Boschet en 1802.
- Édouard Brossay-Saint-Marc, frato de la antaŭa, arkitekto, aŭtoro de la preĝejo de Bourg-des-Comptes.
- Jean-Marie Valentin (17-an de Oktobro 1823 - 8-an de Aŭgusto 1896), skulptisto, lernanto de Jean-Baptiste Barré kaj de François Rude, artisto protektita de la kardinalo Brossay-Saint-Marc[12].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Ille-et-Vilaine
- Guichen - Bourg-des-Comptes (stacidomo)
- Aliaj lokoj kun la nomo Bourg
Arkivoj
[redakti | redakti fonton]- Vicomté du Boschet en Bourg-des-Comptes, cotes 23 J 475 à 23 J 491 > Fonds de La Bourdonnaye-Montluc (23 J), Arkivoj de departemento Ille-et-Vilaine.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ oficialaj datumoj de 2008 sur la retpaĝejo de Insee
- ↑ Louis Diard, france La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, mapo p. 170.
- ↑ Notico de la komunumo
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : IA00007410
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : PA00090508
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : IA00007404
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : IA00007409
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : IA00007407
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : IA00007406
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : IA00007405
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : IA00007881
- ↑ Retpaĝejo Site pri la biografio kaj ĉiuj verkoj de Jean-Marie Valentin. Arkivita el la originalo je 2010-06-17. Alirita 2012-02-27 .