Bruno Schäfer
Bruno Schäfer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1883 en Leipzig |
Morto | 1-an de januaro 1957 (73-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Otto Bruno SCHÄFER (naskiĝinta la 5-an de septembro 1883 en Lepsiko, mortinta la 20-an de julio 1957 en Frankfurto ĉe Majno[1]) estis germana skulptisto, dezajnisto kaj altlerneja instruisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Bruno Schäfer frekventis inter 1901 kaj 1905 la Municipan meti-plukleriglernejon kaj la Artmetian lernejon en Frankfurto. En 1906 li gajnis la t.n. Rom-premion de la urbo Frankfurto kio permesis al li restadon en Romo inter 1906 kaj 1908. Dum la 1940-aj jaroj li instruistis kaj estris la skulptado-sekcion de la Altlernejo pri dizajno en Offenbach.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]En 1928/29 li kreis figurojn por la akcia kompanio "Max Roesler AG" kaj laboris por la Porcelanmanufakturo de Plaue. Pli malfrue li krome kunlaboris en la majoliko-fabriko de Karlsruhe. En la ĉefa stacidomo de Offenbach admireblas puto kreita de li. La artisto pleje ŝatis prilabori eburon.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Registro de mortintoj; StA Frankfurt am Main V, nr. 968/1957