Bunia
Bunia | |||
---|---|---|---|
oficiala urbego de Demokratia Respubliko Kongo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Demokratia Respubliko Kongo | ||
Provinco | provinco Ituro | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 486 000 (2015) | ||
Loĝdenso | 5 692 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 34′ N, 30° 15′ O (mapo)1.566666666666730.25Koordinatoj: 1° 34′ N, 30° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 277 m [+] | ||
Areo | 57,6 km² (5 760 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bunia [+] | |||
Bunia estas grandurbo, administra centro kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Ituro.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 58 km²
- Loĝantaro: 327 837 en 2010, 366 126 en 2012, 486 000 en 2015 (kun antaŭurboj 900 666)
- Supermara alteco: 1277 m
- Horzono: UTC +2
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bunia situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando. Albertlago troviĝas 30, Ugando 40, Ekvatoro 170, Butembo 191, Goma 379, Lubumbashi 1504, Kinŝaso 1785, Boma 2081 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo fondiĝis en 1946. En la dua interna milito la urbo estis centro de konfliktoj, sekve alvenis pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj. Proksime estas orominejoj, precipe tie okazis grandaj bataloj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bunia havas flughavenon. La "ĉefvojoj" estas nepavimitaj kaj kuras al Goma kaj Suda Sudano, krome estas malpli grava vojo al la lago. Estas alia tera vojo al la lago, kiu faras kontakton kun Ugando nur en la seka sezono. Apud la lago estas haveno Kisenye, kie estas ŝipa trafiko al Ugando.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La averaĝa temperaturo en Bunia varias inter 21 kaj 26 °C. Jare pluvas ĉ. 1345 mm. La pluvo kulminas en oktobro kaj malkulminas en januaro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- la pluvarbaro Ituri estas proksime
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara vikipedio