Burgonja imperia cirklo
La Burgonja aŭ Burgundia imperia cirklo[1] (germane Burgundischer Reichskreis, nederlande Bourgondische Kreits) estis unu el la dek imperiaj cirkloj, germane Reichskreise, en kiujn imperiestro Maksimiliano la 1-a subdividis en 1500 resp. 1512 la Sanktan Romian Imperion de germana nacieco. La Burgundia cirklo ekzistis inter 1512 kaj 1797, kiam kadre de la napoleonaj militoj la administraj mapoj de Eŭropo komplete novdesegniĝis.
Ĝi plejparte konsistis el la havaĵoj hereditaj de la dinastio de Burgonjo (flanka branĉo de la dinastio de Valois) tra la heredaĵo de Karlo la Brava (1433-1477) per la Habsburgoj en la okcidento de la Malnova Regno, kiuj estis kolektive referitaj kiel la Duklando Burgonjo, krom komence kelkaj aliaj malgrandaj senjorlandoj.
La cirkla areo konsistis el du space klare apartigitaj partoj, la Libera Graflando Burgonjo (la nuna regiono Franĉkonteo) en la sudo kaj la tielnomata Burgonja Nederlando en la nordo. Ĉi-lastaj grandparte koincidas kun la hodiaŭaj ŝtatoj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio. Esceptoj estas la belgaj provincoj Lieĝo kaj Limburgo, kiuj venis de la princepiskoplando Lieĝo (Hochstift Lüttich), kiu antaŭe apartenis al la Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo.
Ĉar la socie gvidaj grupoj en tiuj lokoj ne sentis fortan ligiĝon al la imperio, la Burgonja Traktato estis finita ĉe la imperia dieto en Augsburg en 1548, laŭ kiu la cirklo iĝis plejparte sendependa de la imperio (ekzemple en juraj aferoj), sed la imperio sin engaĝigis al "daŭra protekto" de la sama, dum la burgonja cirko devis por ĉiu imperia milito devis pagi difinitan sumon.. Krome, aliaj areoj kiuj antaŭe estis asignitaj al la Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo kaj poste pasis al la Habsburgoj estis integrigitaj en la cirklo kiel parto de la Duklando Burgonjo.
En 1556, imperiestro Karlo la 5-a, kiu ankaŭ estis en posedo de Burgonjo (t.e. la Burgonja Nederlando kaj la Libera Graflando de Burgonjo), abdikis kaj dekretis, ke la teritorioj pasis al lia filo Filipo la 2-a de Hispanio kaj tiel falis al la hispana linio de la aŭstra dinastio de Habsburgoj. Per tio ekestis la Hispana Nederlando.
En la 17-a jarcento, la cirklo estis tre reduktita en grandeco kiel rezulto de la sendependeco de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj aŭ Respubliko de Unuiĝinta Nederlando kaj la imperiisma vastiĝo de la Reĝlando Francio sub Ludoviko la 14-a de Francio.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nomigo Burgonja pli akcentus la nunan francan nomon de la pli malvasta regiono, kiu historie ligiĝas al la titolo de la cirklo, la nomigo Burgundia pli akcentus la tiaman nomigon en la tiutempa germana lingvo, ankaŭ la nomigon en la nuna nederlanda, kaj ekzakte priskribus la pli ampleksan historian regnon. Kvankam la nomigo Burgundia historie estus pli ĝusta, estas konfirmita en PIV kaj uzatas en diversaj paĝoj de Vikipedio, tamen pro praktikeco la esperanta nomo Burgonja (ankaŭ en PIV) ankaŭ por la tiama, multe pli vasta historia epoko estas fakte same uzata kaj tolereblas.