Camille Ammoun
Camille Ammoun | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1975 (48-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ougarit vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Camille Ammoun estas libana verkisto. Li naskiĝis en Bejruto en 1975.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post studado de ekonomiko kaj politikaj sciencoj en Bejruto, Parizo kaj Bolonjo, Camille Ammoun laboris dum dek jaroj en Dubajo pri temoj de daŭripovo kaj urba reziliento. Samtempe, li verkis sian unuan romanon Ougarit, kiu estas ĉefe portreto de la urbo, kvazaŭ la romaneca verkado estus la plej alta formo de urbanologio, tiu disciplino kreita de la aŭtoro.[1]
Reveninte al Libano en 2018, post dudek jaroj de elmigro, li engaĝiĝis al demokratia reformo de la institucioj. Sekve de la libana popolmovado de la 17a de oktobro 2019, li verkis sian duan libron, Oktobro Libano, kiu estas promenado tra kelkaj kvartaloj, kiuj servas kiel apogpunktoj por rememori la ĉefajn etapojn de la libana revolucio.[2]
En 2020, li gajnis la Premion Écrire la Ville kaj, pere de sia literatura verkado, li diras ke li volas transformi la urban tekston en literaturan tekston.[3]
Camille Ammoun estas membro de la Internacia Domo de Verkistoj en Bejruto (Beyt el Kottab). Li instruas pri la urba medio ĉe la Universitato Saint-Joseph de Bejruto kaj gvidas atelieron pri psikogeografio titolitan Marŝi/Skribi ĉe la Libana Akademio de Belartoj. Inter februaro 2022 kaj marto 2023, li verkis monatan rubrikon titolitan Bejruto en la Mondo en la franclingva libana ĵurnalo L'Orient-Le Jour.[4]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Subsidence, Éditions Terre Urbaine, 2023.
- Octobre Liban, Éditions Inculte, 2020.
- Ougarit, Éditions Inculte, 2019.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr) Éric Verdeil, “Le Roman de Dubaï”. Alirita 2024..
- ↑ (fr) Hala Kodmani, “« Octobre Liban », l’espoir en déroute à Beyrouth”. Alirita 2024..
- ↑ (fr) Agenda Culturel, “‘Ougarit’ de Camille Ammoun obtient le prix Ecrire la ville 2020”. Alirita 2024..
- ↑ (fr) Camille Ammoun “Beyrouth Orbital”. Alirita 2024..