Saltu al enhavo

Christine Lagarde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christine Lagarde
Persona informo
Christine Lagarde
Naskonomo Christine Madeleine Odette Lallouette
Naskiĝo 1-a de januaro 1956
en Francio Parizo, Francio
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko HavroBethesda vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée François-Ier (en) Traduki
Université Paris-Nanterre - angla lingvo, juro
Sciences Po Aix-en-Provence (en) Traduki - magistro
Holton-Arms School (en) Traduki
lycée Claude Monet de Le Havre (fr) Traduki
École des beaux-arts d'Avignon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unuiĝo por Popola Movado Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Christine Lagarde
Familio
Edz(in)o Xavier Giocanti (en) Traduki (2020–)
Wilfried Lagarde (en) Traduki (1982–dekjaro de 1990) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo ekonomikisto
politikisto
bankisto
diplomato
advokato
sportisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Prezidanto de la
Internacia Valuta Fonduso
Dum 28-a de junio 2011
Antaŭulo Dominique Strauss-Kahn
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christine Madeleine Odette LAGARDE [kristin lagard] (naskiĝis la 1-an de januaro 1956 en Parizo) estas franca politikistino de la partio UMP kaj iama advokato kaj komercistino.

Antaŭ ŝia politika kariero ŝi laboris kiel advokatino ĉe Baker & McKenzie. Ŝi estis ministrino pri Eksterlanda Komerco de 2005 ĝis 2007 kaj ministro pri Agrikulturo kaj Fiŝado inter majo kaj junio 2007. En la dua kabineto de Fillon ŝi estis ekde tiam ministrino pri Ekonomio, funkcio kiun ŝi ankaŭ plenumis en la tria kabineto de Fillon. Ŝi estas la unua virino kun tiu ĉi funkcio en G8-lando.

En julio 2000 ŝi estis premiita kun la Honora Legio.[1] En 2007 ŝi gajnis premion de la franca lingvo-protekta asocio Académie de la carpette anglaise, premio de la angla mato, ĉar ŝi komunikis angle kun ŝiaj kunlaborantoj[2][3]. En 2009 Lagarde aperis en loko 17 en listo prezentita de la revuo Forbes Magazine de la plej influ-havaj virinoj en la mondo.[1] La revuo Time en tiu jaro taksis ŝin kiel unu el la cent plej gravaj mondaj gvidantoj.[1] La Wall Street Journal indikis ŝin en 2009 je loko 5 en listo de la plej bonaj inaj gvidantoj de Eŭropo.[1]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

(aldoninda)

Politika kariero

[redakti | redakti fonton]

En 2005 finiĝis ŝia kontrakto ĉe Baker & McKenzie. Ŝi estis petita de Dominique de Villepin iĝi ministrino de Eksterlanda Komerco. Ŝi volis reformi la francan leĝaron pri laborado laŭ anglosaksa modelo kaj ĝin liberaligi. Ŝi partoprenis en tiu periodo al negocoj kun la Monda Organizaĵo pri Sano.

Dum unu monato ŝi estis ministrino pri Agrikulturo en majo 2007, ĝis kiam ŝi postsekvis Jean-Louis Borloo kiel ministrino pri Ekonomio.

Je la 25-a de majo 2011 Lagarde oficiale kandidatiĝis kiel prezidanto de la Internacia Valuta Fonduso (IMF), kiel posteulo de Dominique Strauss-Kahn.[4] Ekde la 28-a de junio de la sama jaro ŝi havas tiun oficon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 angle Biografio de Christine Lagarde Arkivigite je 2010-12-29 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de la franca ministerio pri Ekonomio, Financoj kaj Industrio. Konsultita je la 21-a de majo 2011.
  2. Libération[rompita ligilo] france
  3. Akademio de la angla matofrance
  4. Lagarde doet gooi naar IMF-leiderschap Arkivigite je 2011-06-28 per la retarkivo Wayback Machine, Nu.nl, 25-a de majo 2011. Konsultita je la 25-a de majo 2011.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy