La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1370.
En la tempo de la 30-a de septembro 1938 ĝis majo de 1945 Citice estis konsisto de Germana regno. Preskaŭ ĉiuj ĉeĥaj familioj estis evakuitaj en la enlandon. El la ĉeĥah familioj restis en Citice plu eble 5 familioj, el kiuj sole du familioj restis ĉeĥaj civitanoj. La ceteraj ĉeĥaj logyantoj akceptis la germanan naciecon. Post fino de la dua mondmilito ĉeĥoj revenadis ĝis Citice.
Apero de brunkarbo en la ĉirkaŭaĵo de Citice estis konata longan tempon. Jam Georgo Agrikola en la 16-a jarcento indikas subterajn fajrojn inter Sokolov kaj Chlum, kiuj okazas sur elirejo de karbaj mineraltavoloj.