Clara Schumann
Clara Schumann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Clara Josephine Wieck |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1819 en Leipzig, Reĝlando Saksio |
Morto | 20-an de majo 1896 (76-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno, Reĝlando Prusio, Germana Imperiestra Regno |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Alter Friedhof Bonn 50° 44′ 08″ Nordo 7° 05′ 26″ Oriento / 50.7356068 °N, 7.0904173 °O (mapo) |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Marakajbo |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Friedrich Wieck |
Patrino | Mariane Bargiel (en) |
Frat(in)oj | Marie Wieck (en) , Woldemar Bargiel (mul) , Alwin Wieck (en) kaj Gustav Wieck (en) |
Edz(in)o | Robert Schumann (1840–1856) |
Infanoj | Eugenie Schumann (en) , Ferdinand Schumann (en) , Elise Schumann (en) , Emil Schumann (en) , Marie Schumann (en) , Felix Schumann, Julie Schumann, Ludwig Schumann (en) |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto muzikinstruisto |
Verkoj | Piano Concerto No. 1 Piano Trio |
Clara SCHUMANN [klara ŝuman], origine: Clara Josephine WIECK [vik] (naskiĝis la 13-an de septembro 1819, mortis la 20-an de majo 1896) estis germana pianistino kaj komponistino. Ŝi estis la edzino de Robert Schumann.
Clara Schumann naskiĝis en Lepsiko. Ŝia patro, la pianoinstruisto Friedrich Wieck, donis al ŝi ekde ŝia kvina vivojara striktajn pianolecionojn, krome li instruis al ŝi komponi. Kvankam ŝi en la jaro 1830 (kiel 11-jarulino) publikigis sian unuan komponaĵon (opus 1), ŝi poste ĉefe koncentriĝis al la pianludo, dononte koncertojn en tuta Eŭropo.
Kun Robert Schumann ŝi konatiĝis, kiam li kiel lernanto de ŝia patro venis al Lepsiko. Kontraŭ la volo de ŝia patro ili geedziĝis en la jaro 1840. Ekde tiam ŝi ĉefe subtenis la karieron de sia edzo kaj esence kontribuis al ties sukceso. La paro havis ok gefilojn.
Clara Schumann mortis en Frankfurto ĉe Majno, 40 jarojn post sia edzo.
El Serio Virinoj en Muziko
[redakti | redakti fonton]Clara (Wieck) Schumann (1819-1896) estis germana virtuoza pianisto kaj komponistino naskita en Leipzig. Ŝiaj gepatroj estis la pianistoj kaj pianinstruistoj Mariane kaj Friedrich Wieck. Ŝi estis edukita de la rigora patro kiu sukcese prezentis ŝin kiel mirinfano ekde la dekunua jaraĝo, en ĉiuj grandurboj de Eŭropo. Kiam ŝi estis 14-jaraĝa, ŝi premieris sian propran Pianokonĉerton en La minora kun orkestro direktita fare de Mendelssohn.
Je sia 18 jaraĝo, ŝi fariĝis unu el la ĉefaj virtuozoj de Eŭropo. Anonima recenzisto raportis: "En ŝiaj kreivaj manoj la plej ordinara trairejo, la plej rutina motivo alprenas specialan signifon, koloron, kiun povas doni nur tiu kun la plej aŭtenta arto."
Kiel parto de la ampleksa muzika edukado de ŝia patro, Clara Wieck lernis komponi, kaj de infanaĝo ĝis mezaĝo ŝi havis bonan produktadon. Clara skribis: "komponado donas al mi grandan plezuron... estas nenio kiu superas la ĝojon de kreado”.
Ŝi renkontis Robert Schumann je la aĝo de 11, kiam li venis por studi kun ŝia patro en 1830. Dek jarojn poste, Clara kaj Robert geedziĝis, super la forta rifuzo de Wieck kaj la permeso de la Tribunalo, antaŭ kiu la paro prezentis demandon.
Dum la fruaj jaroj de sia geedziĝo, ili verkis kaj publikigis komunan komponaĵon “Printempo de Amo en dekdu kantoj”. Clara sukcesis komponi kelkajn pianpecojn, lidojn kaj korusverkojn. Ŝiaj ĉambraj verkoj inkludis “Piantriopon en Sol minoro” (Op.17) kaj “Tri romancojn por violono kaj piano” (op.22), inspirita de la naskiĝtago de ŝia edzo.
Ŝi produktis unu ĝis ok komponaĵojn ĉiun jaron de la aĝo de 11, ĝis kiam ŝia produktado ĉesis en 1848. Tamen, kvin jarojn poste, kiam la familio translokiĝis al Duseldorfo ŝi iĝis signife pli produktiva komponante plurajn gravajn verkojn, inkluzive sia op.20 “Variaĵojn pri Temo de Robert Schumann” kaj “Ses Kantojn” op.23. Tiuj verkoj estis publikigitaj jaron poste.
Sed la ŝarĝo de familiaj devoj, kun la kreskanta nombro da gefiloj (la paro havis ok) reduktis ŝian kapablon kiel kreinto. Ŝi estis la ĉefsubtenanto de la familio, ŝi devis gajni monon instruante kaj prezentante koncertturneojn tra Eŭropo. Clara estis internacie fama pianisto, dum Robert, estis apenaŭ konata kiel komponisto. La prezentadoj de Clara ĉiam inkludis verkojn de Robert, kaj tio famigis lin internacie. Ĉar Robert bezonis trankvilon por komponi, Clara devis redukti sian praktikon.
Robert esprimis sian zorgon: “(La verko de Clara) montras teneran kaj muzikan eltrovemon kiel neniam antaŭe. Sed havi infanojn kaj edzon ne iras man en mano kun komponado. Kiom da profundaj ideoj perdiĝas!”. Clara frustrita skribis: "Mi iam pensis, ke mi posedas kreivan talenton, sed mi rezignis pri ĉi tiu ideo; virino ne devus deziri komponi. Se neniu povis, kial mi povus?”
Clara Schumann pianludis sian verkon “Tri Romancoj por violono kaj piano” (op.22), akompanita de la violonisto Joseph Joachim, antaŭ la reĝo Georgo la 5-a de Hanovro, kiu estis "tute ekstaza" aŭdinte ilin. Recenzisto de la “Nova Berlina muzikgazeto” (Neue Berliner Musikzeitung) laŭdis ilin, deklarante: "Ĉiuj tri pecoj elmontras individuan karakteron sincere kreitan kaj skribitan de delikata kaj ĉarma mano." Stephen Pettitt por The Times, skribis, " Ĉarma kaj kortuŝa, oni bedaŭras ke la kariero de Clara kiel komponistino iĝis dependa de tiu de ŝia edzo."
La plej granda parto de la muziko de Clara Schumann neniam estis ludita fare de iu ajn alia kaj estis plejparte forgesita ĝis reviviĝo de intereso en la 1970-aj jaroj. Hodiaŭ, ŝiaj komponaĵoj estas pli kaj pli prezentitaj kaj registritaj.
Clara Schumann, estis unu el la plej gravaj pianistoj de la 19-a jarcento. Estis konservitaj pli ol 1300 koncertprogramoj de ŝiaj prezentadoj en Eŭropo dum 58 jaroj. Komponado estis nur malgranda parto de ŝia rimarkinda arta vivo, lasante al ni nur 23 publikigitajn verkojn. Sed ĝi estas la ĉefa maniero kiel la hodiaŭa publiko povas esplori ŝian riĉan heredaĵon.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 151 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Opus/
WoO |
Titolo | Instr | Komp
Dato |
Eldon
Dato |
Notoj |
---|---|---|---|---|---|
Orkestro[redakti | redakti fonton] | |||||
Overture | orch | 1830–32 | maltrovita | ||
Scherzo | orch | 1830–33 | maltrovita | ||
Koncerto[redakti | redakti fonton] | |||||
Op. 7 | Piano Concerto in A minor
|
pf orch | 1833–35 | 1836 | |
Op. 18 | Piano Concerto No. 2 in F minor | pf orch | 1847 | 1994 | celita kiel Op. 18 sed nefinita;[1] Unua movo nur, publ. 1994 kiel Konzertsatz |
Ĉambro[redakti | redakti fonton] | |||||
Op. 17 | Piano Trio in G minor
|
pf vn vc | by 1846 | 1846 | |
Op. 22 | (3) Romanze für Clavier und Violine | vn pf | 1853 | 1855 | |
Piano[redakti | redakti fonton] | |||||
Variationen über ein Tyroler Lied | pf | 1830 | maltrovita | ||
Variationen über ein Original-Thema | pf | 1830 | maltrovita | ||
Op. 1 | 4 Polonaises | pf | 1830 | 1831 | |
Phantasie-Variationen über ein Wieck Romanze | pf | 1831 | maltrovita | ||
Op. 2 | (9) Caprices en forme de valse | pf | 1831–32 | 1832 | |
WoO 4 | Etude in AŜablono:Music | pf | 1832 | ||
Op. 3 | Romance variée in C major | pf | 1833 | 1833 | |
Rondo in B minor | pf | 1833 | maltrovita | ||
Op. 4 | Valses romantiques | pf | 1835 | 1835 | |
Op. 5 | 4 Pièces caractéristiques | pf | 1835 | 1836 | |
Op. 6 | (6) Soirées musicales | pf | 1836 | 1836 | |
Op. 8 | Variations de concert sur la cavatine du Pirate de Bellini | pf | 1837 | 1837 | |
Op. 9 | Souvenir de Vienne, Impromptu in G minor | pf | 1838 | 1838 | |
Op. 10 | Scherzo (No. 1) in D minor | pf | 1838? | 1839 | |
Op. 11 | 3 Romances | pf | 1839 | 1840 | |
Piano Sonata in G minor | pf | 1841–42 | 1991 | movoj I & III origine verkitaj en decembro 1841 kiel Sonatine. Allegro kaj Scherzo, mvts II & IV aldonis en Jan.1842;
movo III eld. 1845 kiel Op. 15 No. 4 | |
Impromptu in E major | pf | ĉ.1844 | 1885 | eldonita kiel n-ro 17 en Album du Gaulois | |
Op. 14 | Scherzo No. 2 in C minor | pf | after 1840 | 1845 | Uzas temojn de Lied Op. 12, Ne. 2, "Li venis en ŝtormo kaj pluvo" |
Op. 15 | 4 Flüchtige Stücke ("4 Fleeting Pieces") | pf | 1840–44?
4. 1841 |
1845 | N-ro 4 origine parto de Sonatine / Sonata |
Op. 16 | 3 Praeludien und Fugen | pf | by 1845 | 1845 | |
Praeludium und Fuga a 4 voci in FŜablono:Music minor | pf | 1845 | 2015 | ||
Praeludium in F minor | pf | 1845 | listigita erare en iuj katalogoj kiel neeldonita enkonduko al la "facila" Praeludien für Schüler de 1895, sed fakte verkita 50 jarojn antaŭe | ||
3 Fugen über Themen von J. S. Bach | pf | 1845 | |||
Op. 20 | Variationen über ein Thema von Robert Schumann in FŜablono:Music minor | pf | 1853 | 1854 | |
Op. 21 | 3 Romanzen | pf | 1853 | 1855 | |
WoO 28 | Romanze in A minor | pf | 1853 | neeld. | |
Romanze in B minor | pf | 1855? | postmort | ||
Geburstagmarsch ("Wedding Anniversary March") in EŜablono:Music major | pf4h | 1879 | neeld. | ||
(6) Praeludien | pf | ĉ.1895 | neeld. | notataj pianimprovizoj
listigita en iuj katalogoj kiel Vorspiele | |
Einfach Praeludien für Schüler ("Easy Preludes for Students") | pf | 1895 | neeld. | notataj pianimprovizoj | |
Cadenza[redakti | redakti fonton] | |||||
Cadenzas for Beethoven: Piano Concerto No. 4 in G major (Op. 58) Mvts 1 and 3 | pf | 1846 | |||
Cadenza for Beethoven: Piano Concerto No. 3 in C minor (Op. 37) Mvt 1 | pf | 1868 | |||
Cadenzas for Mozart: Piano Concerto No. 20 in D minor (K. 466) Mvts 1 and 3 | pf | by 1891 | |||
Aranĝoj[redakti | redakti fonton] | |||||
William Sterndale Bennett: Andante cantabile, from Three Diversions (for four hands, Op. 17) (arr. ĉ. Schumann) | pf | ĉ.1841 | 2012 | ||
Robert Schumann: Symphony No. 1 in BŜablono:Music major (Op. 38) (arr. ĉ. Schumann) | pf4h | ĉ.1842–57 | |||
Robert Schumann: Das Paradies und die Peri (oratorio, Op. 50) (piano reduction of orchestral score by ĉ. Schumann) | pf | ĉ.1843–57 | |||
Robert Schumann: Symphony No. 2 in C major (Op. 61) (arr. ĉ. Schumann) | pf4h | ĉ.1846–57 | |||
Robert Schumann: Genoveva (opera, Op. 81) (piano reduction of orchestral score by ĉ. Schumann) | pf | ĉ.1848–57 | 1880 | ||
Robert Schumann: Piano Quintet in EŜablono:Music major (Op. 44) (arr. ĉ. Schumann) | pf4h | 1857 | reverkado de aranĝo forlasita de Brahms | ||
Robert Schumann: Scenen aus Göthe's Faust (oratorio, WoO 3) (piano reduction of orchestral score by ĉ. Schumann) | pf | 1858 | |||
Johannes Brahms: Serenade No. 1 in D Major (for orchestra, Op. 11) Mvt 4 Menuetto I/II (arr. ĉ. Schumann) | pf | 1858 aŭ poste | 2012 | ||
Johannes Brahms: Serenade No. 2 in A Major (for orchestra, Op. 16) (arr. ĉ. Schumann) | pf | 1859 aŭ poste | 2012 | ||
30 mélodies de Robert Schumann (30 Lieder und Gesänge von Robert Schumann, für Clavier übertragen) | pf | 1872–74 | ĉ.1874 | ||
(11) Lieder by Robert Schumann | pf | 1872–74 | 2012 | ||
Robert Schumann: Etuden in kanonischer Form für Orgel oder Pedalklavier (Op. 56) (arr. ĉ. Schumann) | pf | ĉ.1887? | |||
Robert Schumann: Skizzen für Orgel oder Pedalklavier (Op. 58) (arr. ĉ. Schumann) | pf | ĉ.1887? | |||
Koruso[redakti | redakti fonton] | |||||
Schwäne kommen gezogen (partsong) | ch | 1830 | |||
Wenn ich ein Vöglein wär (3-part canon) | 3v | 1840 | |||
Op. 19 | 3 Gemischte Chöre (partsongs)
|
ch | 1848 | Komponita por la 38-a naskiĝtago de Robert Schumann;
celita kiel Op. 19 sed retenita [1] | |
Lied[redakti | redakti fonton] | |||||
Alte Heimat
|
v pf | 1831 | maltrovita | ||
Der Traum von Tiedge | v pf | 1831 | maltrovita | ||
Der Wanderer
|
v pf | 1831 | aŭtentikeco dubinda | ||
Der Wanderer in der Sägemühle
|
v pf | 1832? | aŭtentikeco dubinda | ||
An Alexis | v pf | 1833 | antaŭe opiniita esti maltrovita pianpeco verkita en 1832, malkovrita ĉ.1990 | ||
Walzer
|
v pf | 1834? | |||
Der Abendstern | v pf | 1834? | |||
Am Strande
|
v pf | 1840 | |||
Ihr Bildnis
|
v pf | 1840 | revised 1843 as Ich stand in dunklen Träumen Op. 13 No. 3 | ||
Volkslied
|
v pf | 1840 | |||
Op. 12 | (3) Gedichte aus Rückerts Liebesfrühling (songs)
|
v pf | 1840 | 1841 | |
Die gute Nacht, die ich dir sage
|
v pf | 1841 | 1992 | ||
Sie liebten sich beide
|
v pf | 1842 | neeld. | revised as Op. 13 No. 6 | |
Op. 13 | 6 Lieder | v pf | 1842–43
1,5. 1843 2. 1843? 3-4,6. 1842 |
1843 | 1. 2nd version of Ihr Bildnis
2. 2nd version |
Lorelei
|
v pf | 1843 | 1990 | ||
Oh weh des Scheidens, das er tat
|
v pf | 1843 | |||
Mein Stern
|
v pf | 1846 | |||
Beim Abschied
|
v pf | 1846 | |||
Op. 23 | 6 Lieder aus "Jucunde" von Hermann Rollet | v pf | 1853 | 1855 | |
Das Veilchen
|
v pf | 1853 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Beer, Anna: Sounds and Sweet Airs: The Forgotten Women of Classical Musiĉ. Chapter 6: "Schumann", pp. 205–41. Oneworld Publications (2016). (ISBN 978-1-78074-856-6).
- Boyd, Melinda: "Gendered Voices – The Liebesfrühling Lieder of Robert and Clara Schumann". In 19th-Century Music, Vol. 39 (Autumn 1975), pp. 145–62.
- Burstein, L. Poundie: "Their Paths, Her Ways – Comparison of Text Settings by Clara Schumann and Other Composers". In Women and Music: A Journal of Gender and Culture, Vol. 6 (2002), pp. 11ff.
- Gates, Eugene. "Clara Schumann: A Composer's Wife as Composer." Kapralova Society Journal 7, no. 2 (Fall 2009): 1–7.
- Gould, John: "What Did They Play? The Changing Repertoire of the Piano Recital from the Beginnings to 1980". In The Musical Times Vol. 146 (Winter 2005), pp. 61–76.
- Kühn, Dieter: Clara Schumann, Klavier. Fischer Taschenbuch Verlag (March 2009). (ISBN 9783596142033). Ŝablono:In lang.
- Mäkelä, Tomi: "Den Lebenden schulden wir Rücksichtnahme, den Toten nur die Wahrheit. Eine Einführung in Friedrich Wiecks Welt der philisterhaften Mittelmäßigkeit und besseren Salonmusik". In Friedrich Wieck: Gesammelte Schriften über Musik und Musiker [...], pp. 15–49. Frankfurt am Main: Peter Lang (2019). (ISBN 978-3-631-76745-0). Ŝablono:In lang.
- Rattalino, Piero: Schumann. Robert & Clara. Varese, Italy: Zecchini Editore (2002). (ISBN 88-87203-14-8). Ŝablono:In lang.
- Sémerjian, Ludwig. "Clara Schumann: New Cadenzas for Mozart's Piano Concerto in D Minor. Romantic Visions of a Classical Masterpiece." Kapralova Society Journal 17, no. 2 (Fall 2019): 1–9.
- Vloed, Kees van der: Clara Schumann-Wieck. De pijn van het gemis. Soesterberg, Netherlands: Aspekt (2012). (ISBN 9789461531773). Ŝablono:In lang.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligilo
[redakti | redakti fonton]- Senpagaj partituroj de Clara Schumann en la International Music Score Library Project
- The Creative Art of Clara Schumann, by Claire Flynn, National University of Ireland thesis, August 1991
- Clara Schumann: A Composer’s Wife as Composer – by Eugene Gates, Kapralova Society Journal
- Clara Schumann website at Geneva College
- Clara Schumann pages at Schumann Portal website (German and English versions)
- March in Es dur ĉe YouTube, for piano duet, Clara Schumann's last work
- Scherzo Nr. 2 Op. 14 ĉe YouTube
- Clara Schumann: Piano Trio in G minor, played by Galos Piano Trio at St. Martin in the Fields on 26 May 2015 ĉe YouTube
- Naskiĝintoj en Lepsiko
- Mortintoj en Frankfurto ĉe Majno
- Naskiĝintoj en 1819
- Mortintoj en 1896
- 7° E
- 50° N
- Serio Virinoj en muziko
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 13-an de septembro
- Mortintoj la 20-an de majo
- Germanaj romantikaj komponistoj
- Germanaj klasikaj komponistoj
- Germanaj klasikaj pianistoj
- Germanaj muzikpedagogoj
- Robert Schumann
- Personoj sur germanaj monbiletoj