Saltu al enhavo

David Attenborough

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Attenborough
Persona informo
David Frederick Attenborough
Naskiĝo 8-an de majo 1926 (1926-05-08) (98-jaraĝa)
en Isleworth
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono
Kolegio Clare - geologio, zoologio
Wyggeston Grammar School for Boys (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo David Attenborough
Familio
Patro Frederick Attenborough (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mary Clegg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Richard Attenborough kaj John Attenborough (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jane Elizabeth Ebsworth Oriel (en) Traduki (1950–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo biologo
television writer (en) Traduki
sciencovulgarigisto
filma scenaristo
filmaktoro
televida aktoro
filmproduktoro
verkisto
natursciencisto
televida produktoro
natura fotisto
televida prezentisto
mediprotektulo
televida reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Konservado, mediprotekto, literatura aktiveco, natural science (en) Traduki, vulgarigo de scienco kaj eduka televido Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1951–2012 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sinjoro David Frederick Attenborough (naskiĝis la 8-an de majo 1926 en Londono) estas dokument-filmisto pri bestoj, natura historio kaj antropologio.

Edukado kaj fruaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

Attenborough lernis ĉe „Wyggeston Grammar School for Boys” en Leicester kaj poste en „Clare College”, Universitato de Kembriĝo, kie li akiris sciencan gradon en naturaj sciencoj.

Li alpaŝis la Reĝan mararmeon en 1947 kaj post dujara servo, li laboris en publikiga kompanio, poste ĉe BBC en 1952. Li laboro pri naturaj aferoj komenciĝis en 1954 kun la serio Zoo Quest.

Ekde 1965 ĝis 1968, Attenborough estis kontrolisto de BBC2. Ekde 1969 ĝis 1972, li estis Televida Direktoro de BBC pri Programoj (respondecante pri ambaŭ BBC1 kaj BBC2. En 1972, li rezignis la postenon kaj reiris al programprodukto.

Li enkondukis la programerojn Match of the Day, Pot Black, The Likely Lads, Not Only... But Also, Horizon, Man Alivev, Masterclass, The Forsyte Saga, The Old Grey Whistle Test kaj The Money Programme.

Grandaj serioj

[redakti | redakti fonton]

Plej grava laboro de Attenborough estis la Seriaro Vivo (angle: Collection Life), kiu estas komponita de la programserioj Life on Earth, The Living Planet kaj Trials of Life. Tiuj elsendoj ekzamenas la mondajn organismojn el la vidpunkto de taksonomio, ekologio.

Kiel aldono al tiuj serioj, li prezentis ankaŭ The Private Life of Plants, Life in the Freezer, The Life of Birds, The Blue Planet (pri la vivo en la oceanoj) kaj The Life of Mammals. En 2003 li laboris pri The Life of Insects.

Li ricevis pro sia laboro multajn distingojn, interalie la kavalirecon.

Vidpunkto pri kreismo

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kreistoj uzis laboraĵojn de Attenborough por siaj argumentoj, sed li respondis jene per ekzemplo: mi ne kredas ke ekzistas tia Dio, kiu kreintus vermon, kiu blindigas afrikanon, enpenetrante ties okulglobojn.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Zoo Quest to Guyana (Lutterworth Press, 1956)
  • Zoo Quest for a Dragon (Lutterworth Press, 1957)
    • Zoo Quest for a Dragon (book club-eldono kun 85 paĝoj ekstra , Quest for the Paradise Birds, 1959)
  • Zoo Quest in Paraguay (Lutterworth Press, 1959)
  • The Zoo Quest Expieditions (Lutterworth Press, 1980)
    • The Zoo Quest Expieditions (Penguin Books, paperkovrilo, 1982)
  • Quest in Paradise (1960)
  • Zoo Quest to Madagascar (1961)
  • Quest Under Capricorn (1963)
  • Fabulous Animals (1975)
  • The Tribal Eye (1976)
  • Life on Earth (1979)
  • Discovering Life on Earth (1981)
  • The Living Planet (1984)
  • The First Eden (1987))
  • The Atlas Of The Living World (1989)
  • The Trials of Life (1990)
  • The Private Life of Plants (1994)
  • The Life of Birds (1998)
  • Life On Air (2002)
  • Life of Mammals (2002)
  • Life on Air: Memoirs of a Broadcaster (aŭtobiografio; 2002). Hardcover: ISBN 0-563-53461-3; paperligita: ISBN 0-563-48780-1

Multaj verkoj fare de li, akireblaj sur videokasedo aŭ DVD:

  • Life On Earth (1979)
  • The Living Planet (1984)
  • Lost Worlds, Vanished Lives (1989) (dua 2004)
  • Trials of Life (1990)
  • Life In The Freezer (1993)
  • The Private Life Of Plants (1995)
  • Life of Birds (1998)
  • State Of The Planet (2000; reeldono 2004)
  • The Life Of Mammals (2002)
  • Great Wildlife Moments With David Attenborough (kompilaĵo)
  • The Blue Planet (2001)
  • Deep Blue (2004)

Subrakonto fare de Attenborough

[redakti | redakti fonton]
  • A Zed & Two Noughts (filmdramo)
  • Wildlife Special: The Tiger
  • Wildlife Special: The Eagle
  • Wildlife Special: The Leopard
  • Wildlife Special: The Serpent

Karaktera voĉo

[redakti | redakti fonton]
  • Voĉo de la muzea komentario en Robbie The Reindeer: Legend Of The Lost Tribe

Aliaj programoj

[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro kaj produktoro

[redakti | redakti fonton]
  • Zoo Quest
  • Eastwards with Attenborough
  • The Tribal Eye

Produktoro

[redakti | redakti fonton]
  • 1986-1991, la ĉiu-jara Queen's Christmas Message.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy