Dieto (biologio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dieto. |
En biologio la vorto dieto signifas aron de fontoj de nutraĵoj ĥarakteran por certa organismo (plej ofte kiam oni parolas pri dieto temas pri bestoj). Ĝi ankaŭ implikas morfologian kaj kondutan specialistiĝon por manĝo de certaj tipoj de nutraĵoj kaj respondajn adaptiĝojn. La bestoj adaptiĝintaj por certa tipo de dieto kutime nomiĝas per vortoj kun finaĵoj -manĝulo aŭ -vorulo, aŭ iam per nefundamenta greka finaĵo -fag(ul)o.
Tipoj de dietoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ diverseco de dieto oni povas apartigi tiujn bestajn speciojn, kiuj povas utiligi multajn fontojn de nutraĵoj (tiel nomata polifagio) kaj tiujn, kiuj nur havas unu fonton (monofagio). Oligofagio estas io en la mezo inter la du, tiu ĉi termino estas utiligata por specioj, kiuj havas limigitan spektron de nutraĵoj, ĉu pro propra specialistiĝo, ĉu pro maldiverseco de la medio.[1]
Laŭ la preferata tipo de nutraĵo, ĉiuj bestoj povas esti dispartigataj je sekvaj tipoj de dietoj:
- Karnovoruloj — prefero de manĝo de aliaj bestoj kaj bestdevenaj nutraĵoj
- Aranemanĝuloj — manĝo de araneoj
- Birdomanĝuloj — manĝo de birdoj
- Koralmanĝuloj — manĝo de koraloj
- Durofagoj — manĝo de organismoj kun dura konko aŭ ekzoskeleto
- Ovovoruloj — manĝo de ovo
- Sangovoruloj — elsuĉo aŭ eltrinko de sango
- Insektovoruloj — manĝo de insektoj
- Mirmekofagoj — specialista manĝo de formikoj aŭ termitoj
- Keratofagoj — manĝo de keratino kaj bestokorpaj materialoj kun granda enhavo de keratino (haroj, haŭtaj pecoj ktp)
- Fiŝmanĝuloj — manĝo de fiŝoj
- Lepidofagoj — specialista manĝo de fiŝaj skvamoj
- Pterigofagoj — specialista manĝo de fiŝaj naĝiloj
- Moluskovoruloj — manĝo de moluskoj
- Teŭtofagoj — specialista manĝo de cefalopodoj
- Mukofagoj — manĝo de muko
- Ofiofagoj — manĝo de serpentoj
- Anurofagoj — manĝo de ranoj
- Spongovoruloj — manĝo de sponguloj
- Vermovoruloj — manĝo de vermoj
- Planktonovoruloj — manĝo de planktono
- Herbovoruloj — manĝo de plantoj kaj plantdevenaj aĵoj
- Eksudovoruloj — manĝo de plantaj eksudoj (rezino, sevo kaj similaj)
- Folivoruloj — manĝo de folioj
- Florovoruloj — manĝo de floroj
- Nektaromanĝuloj — manĝo de nektaro
- Polenovoruloj — manĝo de poleno
- Fruktomanĝuloj — manĝo de fruktoj
- Semmanĝuloj — manĝo de semoj
- Graminifagoj — manĝo de nelignecaj kaj plejparte terkreskantaj herboj, plejparte el familio Poacoj
- Ksilofagoj — manĝo de ligno
- Algovoruloj — manĝo de algoj
- Fungovoruloj — manĝo de fungoj
- Bakterivoruloj — manĝo de bakterioj
- Manĝo de neviva aŭ mortinta materio
- Koprofagoj — manĝo de feko
- Detritovoruloj — manĝo de putranta morta (plejparte planta) materio
- Geofagoj — manĝo de neorganikaj partoj de tero (argilo, kreto ktp)
- Kadavromanĝuloj — manĝo de putrantaj kadavroj de animaloj
- Osteofagoj — manĝo de ostoj de mortintaj bestoj
- Ĉiomanĝuloj — termino uzata por bestoj kun tre diversa dieto, kiu povas enhavi kaj bestaĵojn, kaj plantaĵojn, kaj mortintan materion, kaj fungojn/bakteriojn ktp
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Johns, Timothy: The Origins of Human Diet and Medicine -- CHEMICAL ECOLOGY. ISBN 0-8165-1023-7, p. 5