Saltu al enhavo

Ekonomio de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahindra XUV 500 estas unu el multaj enlande dezajnitaj kaj fabrikitaj vehikloj.
Ekonomia servocentro de Hajderabado.

Laŭ la Internacia Monunua Fonduso (IMF), la ekonomio de Barato en 2017 estis laŭnome egala al 2.454 mil bilionoj da usonaj dolaroj; tio estas la sesa plej granda ekonomio en la mondo laŭ ciferoj de merkata interŝanĝo, kaj kun 9.489 mil bilionoj da usonaj dolaroj ĝi estas la tria plej granda ekonomio en la mondo laŭ aĉetopova komparo, aŭ PPP.[1] Kun jara averaĝa kresko de MEP de ĉirkaŭ 5.8% laŭlonge de la pasintaj du jardekoj, kaj atinginte 6.1% dum 2011–12,[2] Barato estas unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj.[3] Tamen, la lando rangas 140a en la mondo laŭ pokapa MEP kaj 129a laŭ pokapa MEP ĉe PPP.[4] Ĝis 1991, ĉiuj barataj registaroj sekvis protektismajn politikojn kiuj estis influitaj de socialisma ekonomiko. Ampleksa ŝtata interveno kaj regulado apartigis la baratan ekonomion el la ekstera mondo. Akra krizo de pag-ekvilibro en 1991 devigis la landon liberaligi sian ekonomion;[5] ekde tiam ĝi malrapide moviĝis al sistemo de libera merkato[6] kun emfazo kaj al eksterlanda komerco kaj al rekta investado.[7] Barato estis membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco ekde la 1a de Januaro 1995.[8]

La inflacio estis de 6,7% (1999, takso) kaj la valuto estis la rupio (Rs). Komence de la 21-a jarcento, Barato fariĝis t.n. sojlolando.

La centra banko estas la Rezerva Banko de Barato.

  1. "World Economic Outlook Database, October 2017 – Report for Selected Countries and Subjects". Internacia Monunua Fonduso (IMF). Arkivita el la originalo en 31a de Januaro 2018. [1] Alirita la 18an de Marto 2018.
  2. Report for Selected Countries and Subjects: Afghanistan, Bangladesh, India, Indonesia, Malaysia, Nepal, Pakistan, Philippines, Sri Lanka, Thailand, Internacia Monunua Fonduso, Aprilo 2011, [2] Alirita la 18an de Marto 2018. p. 2.
  3. Nayak, P. B.; Goldar, B.; Agrawal, P. (10a de Novembro 2010), India's Economy and Growth: Essays in Honour of V. K. R. V. Rao, SAGE Publications, ISBN 978-81-321-0452-0, p. xxv. [3] Alirita la 18an de Marto 2018.
  4. India, Internacia Monunua Fonduso Alirita la 18an de Marto 2018.
  5. Wolpert, S. (25a de Decembro 2003), A New History of India (7a eld.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-516678-1, p. xiv.
  6. Gargan, E. A. (15a de Aŭgusto 1992), India Stumbles in Rush to a Free Market Economy, The New York Times, [4] Alirita la 18an de Marto 2018.
  7. Alamgir, J. (24a de Decembro 2008), India's Open-Economy Policy: Globalism, Rivalry, Continuity, Taylor & Francis, ISBN 978-0-415-77684-4, [5] Alirita la 18an de Marto 2018, pp. 23, 97.
  8. UNDERSTANDING THE WTO: THE ORGANIZATION Members and Observers, WTO, 1995, arkivita el la originalo en 17a de Januaro 2010, [6] Alirita la 18an de Marto 2018.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy