Saltu al enhavo

El Sotillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Sotillo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19491
Demografio
Loĝantaro 34  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 2° 38′ U (mapo)40.881944444444-2.6327777777778Koordinatoj: 40° 53′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 026 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
El Sotillo (Kastilio-Manĉo)
El Sotillo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de El Sotillo
El Sotillo (Hispanio)
El Sotillo (Hispanio)
DEC
Situo de El Sotillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Sotillo [+]
vdr

El Sotillo [elsoTIĝo] ("la bosketo", veprejeto) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 34 loĝantoj sur areo de 24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas sotillanos [sotiĜAnos] respektive sotillanas [sotiĜAnas].

El Sotillo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Montaro de Gvadalaĥaro en la centra parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.026 m super marnivelo; je 60 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°52′55″N 2°37′58″Ok.

El Sotillo limas kun Torrecuadrada de los Valles de Torremocha del Campo, Algora, Las Inviernas kaj Val de San García (Cifuentes). La vilaĝo troviĝas komunikita per unusola ŝoseo al Las Inviernas kaj asfaltita vojo al Torrecuadrada. La vilaĝo estas sur valeto, ĉe la fluejo de rojoj.

La municipa teritorio estas okupita de arbaroj de anzinoj mikse kun juniperoj, kun makiso de mielproduktaj plantoj, nome rosmareno, timiano, inter aliaj. En la rojoj, ĉeriveraj arbaroj, tre transformitaj de homoj. Tiuj arbaroj estas loĝataj de la supraj vertebruloj, kun abundo de aproj, kapreoloj kaj cervoj, ĉar abundas ankaŭ glanoj el kverkoj kaj konstanta rifuĝeblo.

preĝejo de Sankta Marina, konstruita en la 17-a jarcento

El Sotillo apartenis al la teritorio Comunidad de Villa y Tierra de Atienza, nome unu de la plej etendaj de la KAstilia Ekstremaduro, sed en la 15-a jarcento ekformis parton de la Graflando de Cifuentes, kaj tra ĝi de la Duklando de Infantado, jam en la 16-a jarcento. Pro la desamortización de la 19-a jarcento, ĝi komencis sendependan vivon. La vilaĝo eble havis en la Mezepoko ian defendon, certe gvatoturo, el kiu nenio restas.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 47, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Sotillo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Sotillo kie oni falis al la nunaj 47.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy