Erdélyi Helikon
Erdélyi Helikon | |
gazeto | |
---|---|
| |
Urbo | Kluĵo |
Posedanto | Verkista laborkomunumo Helikon |
Redaktisto | Miklós Bánffy |
Establodato | 1928 |
Ĉesigita publikado | 1944 |
| |
Erdélyi Helikon [ERdeji HElikon] estis monatrevuo literatura kaj kritika en la hungara lingvo aperinta en Kluĵo, Rumanio. Ĝi estis la plej altranga revuo de la rumania hungara literaturo inter la du mondmilitoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fondadon de la revuo decidis la Verkista laborkomunumo Helikon jam en 1926 je la unua renkontiĝo de transilvaniaj verkistoj en Marosvécs, sed ĝia unua numero aperis nur en majo 1928 kaj la lasta en septembro 1944. La titolo de la revuo en jaroj 1936-1937 estis Helikon.
Redaktoraro
[redakti | redakti fonton]Ĝia respondecredaktoro originale estis Károly Kós kaj la ĉefredaktoro tuttempte Miklós Kisbán (Miklós Bánffy). Je ekiro redaktis Lajos Áprily, ekde julio 1929 Aladár Kuncz, ekde oktobro 1931 Imre Lakatos, ekde januaro 1932 Károly Kós (apud li vicredaktoro László Kovács). Ekde januaro 1934 sur la interna titolpaĝo figuras László Kovács, sed sur la ekstera titolpaĝo nur ekde aprilo 1942. La eldonisto de la revuo estis la Erdélyi Szépmíves Céh.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- A Helikon és Erdélyi Szépmíves Céh levelesládája (1924-1944). Publikas Ildikó Marosi. 1-2. 1979.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoj pri helikonanoj.
- Repretoriumo de la revuo Arkivigite je 2007-06-28 per la retarkivo Wayback Machine