Frederiko la 3-a (Sankta Romia Imperio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 3-a |
Frederiko la 3-a de Habsburgo (21-a de septembro 1415 – 19-a de aŭgusto 1493), nomita la Pacema, estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1452 ĝis sia morto. Li estis la unua imperiestro de la dinastio Habsburgo, la antaŭlasta imperiestro kiu estis kronita de la papo, en lia kazo, papo Nikolao la 5-a, kaj la lasta imperiestro kiu estis kronita en Romo. Antaŭ lia kronado imperia, li estis Duko de la Aŭstraj Internaj Landoj Stirio, Karintio, kaj Karniolo ekde 1424, kaj ankaŭ estis la regento por la Duklando Aŭstrio (kiel Frederiko la 5-a) ekde 1439. Li estis elektita kaj kronita Frederiko la 4-a, Reĝo de Germanio en 1440. Li estis la plej longe reganta monarko Germana kiam en 1493, post pli ol 53-jara regado, lin sukcedis lia filo, Maksimiliano la 1-a.
Dum sia regado, Frederiko koncentriĝis reunuigi la Habsburgajn "heredajn landojn" de Aŭstrio kaj havis malpli da intereso en aferoj Imperiaj. Tamen, per sia rajto dinastia al la krono de Hungario kaj Burgonjo, li metis la bazojn por la posta Imperio Habsburga. Mokita dum sia vivo kiel "Arki-dormemulo de la Sankta Romia Imperio", germane Erzschlafmütze, li estas hodiaŭ pli kaj pli rigardata kiel efika reganto.
Lia edzino estis Eleonora de Portugalio kaj Aragono.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en la Tirola rezidejo Innsbruck en la jaro 1415, Frederiko estis la plej maljuna filo de la Duko Ernesto la Fera kaj lia dua edzino Cymburgis de Mazovio. Nur tri de la ok gefratoj de Frederiko postvivis infanecon: lia pli juna frato Alberto (poste Alberto la 6-a, Arkiduko de Aŭstrio) kaj liaj fratinoj Margareta (poste Elektistedzino de Saksio) kaj Katerina. En 1429, la patro de la naŭ-jaraĝa Frederiko mortis, kiu faris Frederikon duko de Interna Aŭstrio (kiel Frederiko la 5-a), dum lia onklo, Frederiko la 4-a de Tirolo, agis kiel regento.