Friedrich Gottlieb Barth
Friedrich Gottlieb Barth | |
---|---|
"Epitalamo pri la geedziĝo de Peleo kaj Tetiso", verko publikigita en la 1778-a. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1738 en Wittenberg |
Morto | 6-an de oktobro 1794 (56-jaraĝa) en Schulpforte |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle Gymnasium St. Augustin (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
Friedrich Gottlieb BARTH (naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1738 en Wittenberg, mortinta la 6-an de oktobro 1794 en Bad Kösen) estis germana pedagogo, lernejestro kaj lingvisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de bakisto li frekventis la lernejon en sia naskiĝurbo. Pro bonegaj rezultoj li senditis en septembro 1753 al la Princelektista gimnazio de Grimma. Reveno al Wittenberg estis en januaro 1758 por enmatrikuliĝo universitate. En aprilo 1761 Barth magistriĝis ĉe la filozofia fakultato. En 1764 li iĝis vicrektoro ĉe la Urba lernejo de Wittenberg antaŭ iro en la funkcio de la tria profesoro al Landesschule Pforta. Tie li nuptis Friederica Dorothea Geißler en 1767; kun ŝi li havis 13 infanojn.
Laŭ asertoj de disĉiploj kaj kolegoj li estis tre bona instruisto kiu ja kapablis en viva kaj raviga maniero lernigi eĉ antikvajn lingvojn. Tio ŝuldiĝis al propra talentego lerni lingvojn. Krom la helena kaj la latina li regis plurajn orientalajn lingvojn kaj la francan, anglan, italan kaj hispanan. Privata instruado lia ege ŝatitis por la lingvoj angla kaj itala. Li eĉ elverkis etgramatikojn ĉi-prie kiuj bedaŭrinde ne presitis. Nur gramatiko kaj legolibro por la hispana lingvo publikigitis.
Inter liaj lernantoj menciindas i.a. Friedrich Wilhelm Döring, Karl August Böttiger, Christoph Wilhelm Mitscherlich kaj Heinrich Karl Eichstädt, kiujn li povis influi. En 1781 Barth iĝis vicrektoro kaj eklernejestris en 1787 post foriro de Johann Gottfried Geißler. Dum lia rektoreco aperis pluraj pamfletoj kiuj kritikis la lernejon kaj eĉ provokis kverelo pri la estonteco de la lernejo. Tio kaj komenciĝinta malsano malfaciligis la vivon de Barth. En septembro 1794 li suferis sinkopon kaj ekde la 27.9. li ne plu povis ellitiĝi. Amikoj, lernantoj kaj kolegoj kolektis monon por lia familio kaj unu lia plej ŝatita lerninto, eklezia konsilisto Döring, ekzorgis pri la eduko de la plej juna filo de Barth.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Providentia Dei circa res singulares demonstrata: ac partim vindicata. Wittenberg 1761. (interrete)
- De digressionibus poeticis. Wittenberg 1766
- Kurze Anweisung zur englischen Sprache für Anfänger: nach den Grundsätzen des Herrn Ludwigs. Weißenfels kaj Leipzig 1772
- Epistola ad ... Carolum Henricum Geislerum...: de nova editione Propertii Deo volente procuranda. Leipzig 1773
- Famam Virgilianam ab iniustis aliquot reprehensionibus vindicat. Naumburg 1774
- Vorlesungen über einige Elegien des Properz: nebst einer prosaischen Übersetzung der Königinn aller Elegien. Dresden 1775. (interrete)
- Propertius, Sextus: Varietate lectionis et perpetua adnotatione; accedunt indices rerum ac verborum locupletissimi. Leipzig 1777
- Stricturas aliquot animadversionum ad Anacreontem proponit … / Frid. Gottlieb Barth. Naumburg 1777
- Kurzgefaßte Spanische Grammatik: Vorinnen die richtige Aussprache und alle zur Erlernung dieser Sprache nöthigen Grundsätze abgehandelt und erläutert sind ...; Nebst einigen Gesprächen zur Uebung für Anfänger. Erfurt 1778. (interrete)
- A new collection of poetical pieces, original and translated, oder neue englische poetische Chrestomathie / zusammengetragen u. mit erl. Anm. … vers. von E G. Barth. Erfurt 1778. (interrete)
- Catullus, Gaius Valerius: Epitalamium de nuptiis Pelei et Thetidos varietate Lectionis et perpetua adnotatione / illustratum a F. G. Doeringio. Praefatus est Fr. Gotd. Barth. Naumburg 1778
- Epistola, qua … Friderico Guilielmo Doeringio designato Lycei Gubenensis Rectori munus hos mense Decembri 1782 adeundum / gratulatur Fridericus Gottlieb Barth. Leipzig 1782
- Perillustri atque excellentissimo Domino Friderico Gottlob a Berlepsch … sacratum / Friedrich Gottlieb Barth. Leipzig 1783
- Eclogae recentiorum aliquot poetarum praestantiores. In Fine Additum Est Gulielmi Massiaei Carmen Elegantissimum Caffaeum. Eldonis Friedrich Gottlieb Barth. Erfurt 1783
- Doeringio suo munus rectoris scholae oppidanae apud Numburgenses susceptum, gratulatur …. Naumburg 1784
- Geislero suo affini desideratissimo … in patriam reduci. Naumburg 1784
- Kurzgefaßte Spanische Grammatik: Worinnen die richtige Aussprache und alle zur Erlernung dieser Sprache nöthigen Grundsätze abgehandelt und erläutert sind, daß ein jeder, der lateinisch verstehet, diese Sprache in ein paar Wochen, ohne Lehrmeister zu erlernen im Stande ist. Dua eldono, Erfurt 1788
- M. Fr. G. Barth's vormaligen Rektors in der Fürstenschule zu Pforta in Kursachsen kurzgefaßte Spanische Grammatik: worinnen die richtige Aussprache und alle zur Erlernung dieser Sprache nöthigen Grundsätze abgehandelt und erläutert sind, daß Jeder, der Lateinisch verstehet, diese Sprache in ein paar Wochen, ohne Lehrmeister, zu erlernen Im Stande ist; Nebst einigen Gesprächen und einer Sammlung angenehmer Erzählungen und Geschichtchen. Dritte vermehrte und verbesserte Auflage. Erfurt 1797
- M. Fr[iedrich] G[ottlieb] Barth's Grammatica española oder Kurzgefasste spanische Grammatik. Eldono pligrandigita de Theophil Friedrich Ehrmann. Erfurt 1807
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Nekrolog für Friedrich Gottlieb Barth. Ĉe: Intelligenzblatt der Allgemeinen Literaturzeitung. Nr. 122, 1.11.1794, kol. 969–970
- Johann Gottlieb Barth. Ĉe: Nekrolog für Freunde deutscher Literatur. Helmstädt 1799, p. 6–7
- Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller. Erster Band. Fleischer, Leipzig 1802, p. 182–183
- Fritz Heger: Die Rektoren der Landesschule Pforta. Ĉe: Die Pforte. Zeitschrift des Pförtner-Bundes. 19. Jg. 1942, Heft 1, p. 13–16
- Fritz Heyer: Aus der Geschichte der Landesschule zur Pforte. Darmstadt, 1943, p. 96–97
- Friedrich Gottlieb Barth in: Konrad Schröder: Biographisches und bibliographisches Lexikon der Fremdsprachenlehrer des deutschsprachigen Raumes, Spätmittelalter bis 1800. Dua eldono, Augsburg, 1991, p. 33–35
- Deutsche biographische Enzyklopädie (DBE) eldonis Walther Killy kaj Rudolf Vierhaus, Bd. 1, Saur, Munkeno 1995, p. 301
- Petra Dorfmüller: Rectores portenses. Leben und Werke der Rektoren der Landesschule Pforta von 1543 bis 1935. Sax Verlag, Beucha 2006, ISBN 3-934544-96-7, p. 25