Gällivare (komunumo)
Gällivare | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Svedio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 224 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 67° 8′ N, 20° 39′ O (mapo)67.13333333333320.65Koordinatoj: 67° 8′ N, 20° 39′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 16818,78 km² (1 681 878 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gällivare Municipality [+] | |||||
Gällivare [ˈjɛlivɑːrə] (finne Jällivaara) estas komunumo d:Q127448 (svede kommun) en la nordsveda provinco Norrbottens län kaj la historia provinco Lappland, proksimume 100 km norde de la polusa cirklo.
La finna ankaŭ estas multe parolata en Gällivare, parte varianto de ĝi nomita Meänkieli. Tiel, finnoj povas pasigi multe da tempo en la municipo, kvankam tute ne scipovus la svedan
La ĉefa loko de la komunumo estas Gällivare. Al la komunumo apartenas la denssetlejoj (centraj lokoj, svede "tätorter"): Gällivare, Hakkas, Koskullskulle, Malmberget, Nilivaara, Tjautjas kaj Ullatti. Menciinda estas vilaĝo (tipo "småort") Nattavaara.
Lingvoj parolataj en la komunumo estas la sveda, kaj ankaŭ dialekto de la finna nomita "jellivaaransuomi" (ankaŭ klasigebla kiel varianto de "meänkieli").
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En la teritorio de la komunumo situas kelkaj turistaj celoj, interalie Dundret, Kaitum, Nikkaluokta, Ritsem kaj Stora Sjöfallet. Ankaŭ la Inlandsbanand:Q1087732 altiras multnombrajn vizitantojn. Tra la komunumo kondukas la fererca linio Luleå–Narvik d:Q220922.
La plej gravaj labordonantoj krom la turismo estas la minejoj Malmberget de LKAB (fererco) kaj Aitik de Boliden AB (kupro, oro kaj arĝento).
Eksteraj ligiloj kaj noto
[redakti | redakti fonton]- Paĝaro de la komunumo Arkivigite je 2013-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gällivare (Gemeinde) en la germana Vikipedio.