Saltu al enhavo

Gainax

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gainax
animacia studio vd
Dum 24-a de decembro 1984 - 29-a de majo 2024
Antaŭulo Daicon III and IV Opening Animations
Jura formo japania akciofirmao
Fondintoj Anno Hideaki • Yoshiyuki Sadamoto • Hiroyuki Yamaga • Takami Akai • Toshio Okada • Yasuhiro Takeda • 樋口真嗣 vd
Sidejo Musaŝino
Lando Japanio
Agokampo animeovideoludo
TTT Oficiala retejo
vdr

Gainax [Gainaks] (japane 株式会社ガイナックス, Kabuŝiki-gaiŝa Gainakkusu, angle Gainax Company, Limited) estis japana anime-studio fama pro tiaj laboraj kiel "Toppu ŭo Nerae!", "Oricu Uĉugun: Oneamisu no Cubasa", "Fuŝigi no Umi no Nadia", "Neon Genesis Evangelion", "FLCL", "Gurren Lagann" kaj "Panty & Stocking with Garterbelt".

La studio "Gainax" estas fondita la 25-an de decembro 1984 de grupo de junaj desegnisto-animaciistoj Anno Hideaki, Sadamoto Joŝijuki, Jamaga Hirojuki, Okada Toŝio. Ĝi prezentis sin al la publiko per la animea filmo "Oricu Uĉugun: Oneamisu no Cubasa" (1987), OVA "Toppu ŭo Nerae!" (1988) kaj anime-serio "Fuŝigi no Umi no Nadia" (1990). La studio unue gloriĝis en 1996 pro la anime-serio "Neon Genesis Evangelion". La studio "Gainax" estas fama kiel kreantoj de eksperimentaj animeoj, rompantaj kaj larĝigantaj la kanonojn de tradiciaj animeaj ĝenroj.

En la jaro 1992 el "Gainax" foriris grupo de junaj animeistoj kun Mirahama Ŝoĝi en ĝia kapo. Ili establis sian studion "Gonzo", okupiĝanta pri komputila animacio.

En la jaro 2024, Gainax sciigis ke ĝi registrigis bankroton la 29-an de majo de tiu jaro. La varmarko de Gainax estis transdonita al Studio Khara (Ĥara). Khara ankaŭ helpos kun Gainax pri la translokigo de ĉiuj iliaj ceteraj intelektaj propraĵoj al siaj bonordaj posedantoj. [1][2][3]

Ekzistas kelkaj firmaoj formitaj fare de iamaj laborantaranoj de Gainax, inkluzive de la dirita Khara (fondita je 2006 fare de Anno Hideaki, la reĝisoro de Evangelion), kaj ankaŭ Studio Trigger (fondita je 2011 fare de Imaiŝi Hirojuki, la reĝisoro de Tengen Toppa Gurren Lagann) kaj Gaina (origine fondita je 2015 kiel filio de Gainax en Fukuŝimo, sed poste iĝis sendependa studio).

Produktoj

[redakti | redakti fonton]
Titolo Originala titolo Jaro Reĝisoro Kunlaborinto
Fuŝigi no Umi no Nadia ふしぎの海のナディア [Fuŝigi no Umi no Nadia] 1990–1991 Anno Hideaki Group TAC
Neon Genesis Evangelion 新世紀エヴァンゲリオン [Ŝin Seiki Evangerion] 1995–1996 Anno Hideaki Tacunoko
Kare Kano 彼氏彼女の事情 [Kareŝi Kanoĝo no Ĝiĝō] 1998–1999 Anno Hideaki,
Curumaki Kazuja
J.C.Staff
Mahoromatik まほろまてぃっく [Mahoromatikku] 2001–2003, 2009  Jamaga Hirojuki Shaft
Magia Distrikto Abenobaŝi アベノ橋 魔法☆商店街 [Abenobaŝi Mahō Ŝōtengai] 2002 Jamaga Hirojuki Madhouse
Eta Princino Juŝi ぷちぷり*ユーシィ [Puĉi Puri Jūŝī] 2002–2003 Ocuka Masahiko AIC
Kono Minikuku mo Ucukuŝij Sekaj    この醜くも美しい世界 [Kono Minikuku mo Ucukuŝii Sekai]  2004 Saeki Ŝoĝi Shaft
Tio estas mia mastro これが私の御主人様 [Kore ga Ŭataŝi no Goŝuĝin-sama] 2005 Saeki Ŝoĝi Shaft
Gurren Lagann 天元突破グレンラガン [Tengen Toppa Guren Ragan] 2007 Imaiŝi Hirojuki
Kadavra Princino 屍姫 [Ŝikabane Hime] 2008 Murata Masahiko Feel
Infanĝardeno Hanamaru はなまる幼稚園 [Hanamaru Jōĉien] 2010 Mizuŝima Sejĝi
Panty & Stocking with Garterbelt パンティ&ストッキングwithガーターベルト
[Panti ando Sutokkingu ŭizu Gātāberuto]
2010 Imaiŝi Hirojuki
Mistika Biblioteko de Dantalian ダンタリアンの書架 [Dantarian no Ŝoka] 2011 Uemura Jutaka
Medaka Box めだかボックス [Medaka Bokkusu] 2012 Saeki Ŝoĝi
Titolo Originala titolo Jaro Reĝisoro Kunlaborinto
Oricu Uĉugun: Oneamisu no Cubasa    王立宇宙軍 オネアミスの翼 [Ōricu Uĉūgun: Oneamisu no Cubasa] 1987 Jamaga Hirojuki
Neon Genesis Evangelion:
Morto kaj Renasko
DEATH & REBIRTH シト新生 [Ŝito Ŝinsei] 1997 Anno Hideaki,
(Jamaguĉi) Masajuki,
Curumaki Kazuja
Production I.G
Neon Genesis Evangelion:
Fino de Evangelion
Air/まごころを、君に [Eā/Magokoro ŭo, Kimi ni] 1997 Anno Hideaki,
Curumaki Kazuja
Production I.G
Revivo de Evangelion Revival of Evangelion: Death(true)²/Air/まごころを、君に 1999 Anno Hideaki Production I.G
Toppu ŭo Nerae! La Filmo!! トップをねらえ!&トップをねらえ2!合体劇場版!!
[Toppu ŭo Nerae! ando Toppu ŭo Nerae cū! Gattai Gekiĝōban!!] 
2006 Anno Hideaki,
Curumaki Kazuja
Evangelion: Novaj Filmoj (3 partoj) ヱヴァンゲリヲン新劇場版 [Ŭevangeriŭon Ŝin Gekiĝōban] 2007–nun Anno Hideaki,
Curumaki Kazuja
Studio Khara
Gurren Lagann La Filmo (2 partoj) 劇場版 天元突破グレンラガン
[Gekiĝōban Tengen Toppa Guren Ragan] 
2008–2009  Imaiŝi Hirojuki
Titolo Originala titolo Jaro Reĝisoro Kunlaborinto
Toppu ŭo Nerae! トップをねらえ! [Toppu ŭo Nerae!] 1988 Anno Hideaki
Beat Shot ビートショット [Bīto Ŝōto] 1989 Akimoto Takaŝi
Sakitto no Okami 2: Modena no Curugi    サーキットの狼Ⅱ モデナの剣 [Sākitto no Ookami cū: Modena no Curugi]  1990  Kurijama Joŝihide
Flama Transiĝinta Lernanto 炎の転校生 [Honō no Tenkōsei] 1991 Niŝiĝima Kacuhiko
Money Wars マネーウォーズ 狙われたウォーターフロント計画
[Manē Ŭōzu Neraŭareta Ŭōtā Furonto Keikaku]
1991 Saotome Jusaku
Otaku no Video おたくのビデオ [Otaku no Bideo] 1991 Mori Takeŝi
FLCL フリクリ [Furi Kuri] 2000 Curumaki Kazuja Production I.G
Anime Tenĉu アニメ店長 [Anime Tenĉū] 2002 Imaiŝi Hirojuki
Re: Cutie Honey Re:キューティーハニー [Rei Kyūtī Hanī] 2004 Anno Hideaki Toei Animation
Toppu ŭo Nerae 2! トップをねらえ 2! [Toppu ŭo Nerae Cū!] 2004 Curumaki Kazuja
Plejadoj Post Lecionoj 放課後のプレアデス [Hōkago no Pureadesu] 2011 Saeki Ŝoĝi

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Anime Studio Gainax Files for Bankruptcy (angle) (June 7, 2024). Alirita June 7, 2024 .
  2. Avizo (japane) (June 7, 2024). Arkivita el la originalo je June 7, 2024. Alirita June 7, 2024 .
  3. Koncerne la novaĵojn de Gainax (japane) (June 7, 2024). Arkivita el la originalo je June 7, 2024. Alirita June 7, 2024 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy