Galve
Galve | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44168 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 144 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 39′ N, 0° 53′ U (mapo)40.6552414-0.8812969Koordinatoj: 40° 39′ N, 0° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 188 m [+] | ||
Areo | 61,881161 km² ( 618 8.1 161 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Galve [+] | |||
Galve [GALbe] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 57 km norde de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas iom sude de Cañada Vellida.
La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1180 msm.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj rura turismo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Galve oni malaltiĝis ĝis nunaj 163 loĝantoj.
Vizitindaĵoj estas preĝejo, la ponto kaj la ceramika forno. Aparte menciindas la Paleontologia Muzeo kun fosiliaj restaĵoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05 .