Giovanni Battista Sammartini
Giovanni Battista Sammartini | |
---|---|
itala komponisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1700 au 1701 en Milano, Italio |
Morto | 15-a de januaro 1775 en Milano, Italio |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Duklando de Milano |
Familio | |
Patro | Alexis Saint-Martin (en) |
Frat(in)o | Giuseppe Sammartini |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo muzikinstruisto dirigento orgenisto kapelmajstro |
Giovanni Battista Sammartini (* 1700 aŭ 1701 en Milano; † 15-a de januaro 1775 samloke) estis orgenisto, ĥordirektisto, instruisto kaj dumvive la plej grava malfrubaroka komponisto de sia hejmurbo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En sia frua periodo li konmponis muzikon por liturgia uzo. Li estis kapelestro ĉe pluraj preĝejoj de Milano kaj influis per sia stilo Christoph Willibald Gluck, kiun li instruis ekde 1736 ĝis 1741. Fine de sia vivo, en la jaroj 1770 kaj 1771 li aŭskultis la koncertojn de Wolfgang Amadeus Mozart en Milano ĉe ties unua vojaĝo tra Italio je ties provo, trovi daŭran dungitecon en Milano.
Ofte oni intermiksas lin kun sia frato Giuseppe (1695-1750), ankaŭ produktema komponisto, kies nomo havas la samajn komencliterojn.
Lia graveco
[redakti | redakti fonton]Sammartini estis produktema komponisto de operoj, simfonioj (pli ol sepdek), konĉertoj kaj ĉambromuziko. Liaj simfonioj indikas la komencojn de ŝanĝo ekde overturo simpla kaj mallonga al nova seriozeco kaj tema disvolviĝo, kio aŭguras la verkarojn de komponistoj kiel Haydn kaj Mozart. Krome li verkis, eklezian muzikon, tri operojn, sonatojn, arĉinstrumentkvartetojn kaj arĉinstrumentkvintetojn.
La verkoj de Sammartini en libraj resp. sonregistraj eldonoj aŭ estas numerita de li mem opusnumero aŭ per J-C numeroj laŭ Jenkins-Churgin katalogo. Newell Jenkins la unuan fojon eldonis kelkajn el la verkoj de Sammartini inkluzive de magnifikato (li ankaŭ eldonis verkojn de Vivaldi, Paisiello kaj Boccherini kaj aliaj).
Elekto de liaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Operoj:
- Memet, triakta drama
- Sonatas:
- Por orgeno
- Por violonĉelo
- Por violono
- Por fluto
- Triosonatoj (ekz. por fluto, violono kaj figurita baso)
- Konĉertoj:
- Por violonĉelo and piccolo
- Por fluto
- Por violono
- Symphonies:
- 70 aŭ pli
Fontoj kaj Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Churgin, Bathia y Jenkins, Newell. Thematic Catalog of the Works of Giovanni Sammartini: Orchestral and Vocal Music. Cambridge: publicado por la American Musicological Society (Harvard University Press, 1976). ISBN 0674877357.
- Cattoretti, Anna, ed., Giovanni Battista Sammartini and his musical environment, Brepols, Turnhout, 2004. ISBN 2-503-51233-x.