Giubiasco (komunumaro)
Komunumaro Giubiasco | |
---|---|
subdistrict of the canton of Ticino | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Belinzono |
Ĉefloko | Giubiasco |
Koordinatoj | 46° 10′ N 9° 0′ O / 46.167 °N, 9.000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ N 9° 0′ O / 46.167 °N, 9.000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 16903 (2011-12-31) |
Areo | 84,10 km² |
Loĝantardenseco | 201,0 loĝantoj/km² |
La komunumaro Giubiasco estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Belinzono. Ĝi havis 16903 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Giubiasco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Giubiasco situas sude de la kantonĉefurbo Belinzono. Ĝian nordokcidentan limon formas la rivero Tiĉino, ĝian orientan parto formas la valo de la rivero Morobbia, kiu alfluas al Tiĉino, dum ĝia suda parto estas senakvigita de la rivereto Vedeggio al la Lago de Lugano.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En la komunumaro Giubiasco situas la montpasejo Monte Ceneri, kiu disigas la sudan kantonparton kun la urbo Lugano de la norda kantonparto kun la valo de Leventina, Belinzono, Magadina-ebenaĵo kaj Locarno. Tra la pasejo kondukas la fervojlinio de Belinzono al Lugano, la svisa aŭtovojo A2 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 2. Estas nuntempe konstruata fervoja tunelo sub Monte Ceneri kiel sekvo de la Gotardo-bazotunelo.
Komunumoj de la komunumaro Giubiasco
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Giubiasco konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj Giubiasco estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Cadenazzo | 2401 | 8.5 | 5003 | |
Camorino | 2697 | 8.3 | 5004 | |
Giubiasco | 8364 | 6.2 | 5005 | |
Isone | 384 | 12.9 | 5009 | |
Pianezzo | 579 | 8.0 | 5014 | |
Sant'Antonino | 2264 | 6.6 | 5017 | |
Sant'Antonio | 214 | 33.6 | 5028 | |
Totale | 7 | 16903 | 84,1 | - |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Giubiasco – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|