Granda kornostrigo
Granda kornostrigo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda kornostrigo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bubo virginianus (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La granda kornostrigo aŭ virginia kornostrigo, Bubo virginianus, estas specio de granda birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun granda plumtufo super ĉiu okulo. Ĝi estas indiĝena de Norda kaj Suda Ameriko. Ĝi estas adaptema birdo kun ampleksa teritorio, kvankam ne tiom disvastigata kiom tiu de la Turstrigo.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La reprodukta vivejo de la granda kornostrigo disvastiĝas tra Nordameriko kaj Sudameriko. Ene de ties biotopo ili povas loĝi ĉe arboj kiuj inkludas deciduajn, koniferajn kaj miksitajn arbarojn, tropikajn pluvarbarojn, pampojn, herbejojn, montajn areojn, dezertojn, subarktan tundron, rokajn marbordojn, mangrovojn kaj kelkajn urbajn areojn. Kvankam malpli komuna en la plej ekstremaj areoj (ekz., en la centro de dezertoj, plej densaj pluvarbaroj, ktp.) kaj malesta ĉe la alta arkta tundro, ili troviĝas en plej parto de biotopoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La granda kornostrigo estas el 46 ĝis 68 cm longa kaj havas enverguron de 101 ĝis 153 cm. Mezaveraĝa granda kornostrigo estas 55 cm longa, havas enverguron de 124 cm kaj pezas ĉirkaŭ 1400 g. Ĝenerale, la plej grandaj kornostrigoj troviĝas proksime de la polusaj regionoj kaj la plej malgrandaj proksime de la Ekvatoro. Inoj estas pli grandaj ol maskloj. Plenkreskuloj havas grandajn oreltufojn, ruĝecan, brunan aŭ grizan vizaĝon limigitan de nigra bordo kaj kun nigra beko centre kaj blankan makulon en la gorĝo. La irisoj estas flavaj, escepte en la raso B. v. nacurutu ĉe kiuj ĝi estas sukcenkolora. La oreltufoj ne estas vere oreloj, sed simple plumotufoj. La subaj partoj estas helaj kun bruna horizontala striado; la supraj partoj estas makulitaj je bruno. La kruroj kaj piedoj estas kovritaj el plumoj ĝis la kalkanoj.
Estas individuaj kaj regionaj varioj laŭ koloro; birdoj el sub-Arkto estas malpli striitaj, helsablokoloraj, dum tiuj de Centrameriko povas esti malhele ĉokoladbrunaj. Tiuj strigoj havas ankaŭ spektaklan duokulan vidkapablon necesa por lokigi eventualajn predojn kaj vidi en malhelo. Strigoj ne povas movi siajn okulojn kiel homoj ekzemple. Tiuj estas enfermitaj en speciala cirkla osto. Tamen, iliaj koloj povas turniĝi 270 gradojn por vidi en aliaj direktoj sen movi siajn enterajn korpojn. La aŭdkapablo de tiuj strigoj estas tiom bonkvalita —se ne pli bone— ol ilia vidkapablo. Tiu strigoj havas sterean aŭdkapablon, kiu permesas ilin trovi la precizan lokon de iliaj predoj. Tiuj birdoj havas ankaŭ tre fortajn kalkanojn.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La granda kornostrigo estas inter la plej fruaj reproduktantoj de Nordameriko. Ili reproduktiĝas en malfrua januaro aŭ frua februaro kaj ofte oni aŭskultas ilin alvokante unu la alian aŭtune, komencante en oktobro. Ili elektas partneron ĉirkaŭ decembro kaj ofte ili estas aŭdataj duope antaŭ tiu epoko. Ĉ estrigoj de pli tropikaj klimatoj, la datoj de reprodukta sezono estas iom necerta. Ili ofte uzas neston uzitan de aliaj granda birdo, foje aldonante plumojn por kovri la neston, sed kutime ne multe pli. Ili preferas nestojn de korvoj, korakoj kaj de jamajka buteo aŭ de grandaj sciuroj en Nordameriko. Tamen, ili tute ne dependas el oldaj nestoj de aliaj specioj, sed male ili povas uzi truojn en arboj kaj stumpoj, klifoj, abandonitaj konstruaĵoj kaj eĉ artefaritaj platformoj.
Kutime estas 2 ovojn en ĉiu ovodemetado, sed la kvanto povas varii el 1 ĝis 5 ovoj (5 estas tre rara). La mezaveraĝa ovolarĝo estas 46.5 mm, la mezaveraĝa longo estas 55.2 mm kaj la mezaveraĝa pezo estas 51 g. La kovado daŭras el 30 ĝis 37 tagojn, mezaveraĝe 33 tagojn. Kovado estas preskaŭ konstanta ĝis kiam la idoj estas 2semajnaĝaj. La strigidoj moviĝas al proksimaj branĉoj je 6 semajnoj kaj ekflugas post ĉirkaŭ unu semajno plia. Oni vidis idojn petante manĝon eĉ en malfrua oktobro (5 monatoj post elnestiĝo) kaj plej parto ne separiĝas el siaj gepatroj preskaŭ ĝis kiam tiuj komencas reproduktiĝi denove (kutime decembro). La birdoj povas ne reproduktiĝi dum alia jaro aŭ eĉ dua kaj estas ofte vagantoj ĝis kiam ili setlas siajn proprajn teritoriojn.
Ĉiu plenkreskulo de granda kornostrigo estas konstanta loĝanto de sia teritorio. Ovoj, idoj kaj junuloj povas esti predataj de vulpoj, kojotoj, katoj. Preskaŭ ne estas predantoj de plenkreskuloj, sed ili povas esti mortigitaj en luktoj kontraŭ agloj, neĝostrigoj kaj, ĉefe, kontraŭ alia granda kornostrigo, kio povas finiĝi en manĝo de la ĵus mortinta strigo.
Ĉasado kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiuj nearktisaj kaj neotropisaj birdoj ĉasas dumnokte per gvatado sur alta gvatejo kaj falŝvebante super la predo. Tiu povas esti tre varia, sed ĉefe el malgrandaj al mezgrandaj mamuloj kiel ratoj, sciuroj, muŝoj, talpoj, kamporatoj, marmotoj, mefitoj, sorikoj, vespertoj, musteloj, gerboj kaj eĉ histrikoj. Iuloke leporoj kaj kunikloj povas konsistigi la plej parton de la manĝobezono de Grandaj kornostrigoj. Birdoj konsistigas la alian grandan parton de la predoj de la Granda kornostrigo, kun birdogrando el regolo ĝis Herodiardeo. Iuloke, akvobirdoj, ĉefe fulikoj kaj anasoj, povas esti gravaj predoj; tiuj strigoj povas predi ankaŭ rabobirdojn gsix la grando de neĝostrigo. Reptilioj, amfibioj, fiŝoj, krustulojn kaj eĉ insektoj povas esti eventualaj predoj. En nordaj regionoj, kie pli grandaj predoj ne povas esti manĝataj rapide, ili povas lasi nemanĝitan manĝaĵon frostitan kaj poste varmigi ĝin per sia propra korpa varmo. Ili kutime manĝas kaj vomas manĝaĵon en la samaj lokoj.
Ili havas elstarajn aŭdkapablon kaj vidkapablon en malforta lumo. La aŭdkapablo estas multe pli pova ol tiu homa kaj same la percepto de la sonaltiĝo. Tio lasta eblas ĉar la oreloj de la strigoj ne estas samloke en ambaŭ flankoj de la kapo: la dekstra orelo estas tipe pli alta en la kranio kaj je ioma diferenca angulo. Movante aŭ turnante sian kapon ĝis la sono estas sama en ĉiu orelo, strigo povas lokigi kaj la horizontalan kaj la vertikalan direkton de sono. La okuloj de la Granda kornostrigo estas preskaŭ tiom grandaj kiom tiuj homaj kaj estas nemoveblaj en siaj ingoj. Anstataŭ turni siajn okulojn, la strigo turnas sian kapon.
La alvoko estas altatona sed laŭta "ho-ho-hu hu hu." Foje estas nur kvar silaboj anstataŭ kvin. La alvoko de la ino estas pli alta kaj laŭtiĝas fine de la alvoko. Junuloj povas produkti susurajn aŭ kriĉajn sonojn kiuj ofte povas esti konfuzitaj kun tiuj de la Turstrigo. La alvoko de la masklo estas ofte uzata en holivudaj filmoj, nedepende de kiu strigo aperas surekrane (simila al krio de jamajka buteo).
La Granda kornostrigo estas la oficiala birdo de Alberto. La Granda kornostrigo povas facile esti konfuzita kun la Bubo magellanicus, la Magelana kornostrigo (kiu iam estis konsiderata kiel apartenanta al tiu ĉi specio), kaj kun aliaj gufoj aŭ gufoj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estis nomita granda nombro de subspecioj. Kiel dirite supre, multaj al tiuj estas nur ekzemploj de individuoj aŭ klina variado. Diferencoj inter subspecioj estas ĉefe pri koloro kaj grando kaj ĝenerale sekvas la regulojn de Gloger kaj Bergmann.
- B. v. virginianus (Gmelin, 1788): Komuna granda kornostrigo
- Usono orienten el Minesoto al orienta Teksaso; nordorienten al Nova Skotio kaj Insulo de Princo Eduardo, Kanado. Loĝanta la tutan jaron.
- Bruna formo, nuance ruĝeca kaj striita distinge nigrebrune sube. Sablokoloraj piedoj, ofte striitaj nigre.
- B. v. nacurutu (Vieillot, 1817): Sudamerika granda kornostrigo
- Formo el malaltaj teroj en disaj loĝantaroj el orienta Kolombio al la Gujanoj; ankaŭ el Bolivio kaj Brazilo sude de Amazonio al norda Argentino; loĝanta la tutan jaron. Ĝi inkludas la proponitajn subspeciojn scotinus, elutus, kaj deserti (Holt et al. 1999). La statuso de tiu formo, ĉefe la rilatoj inter la subloĝantaroj kaj kun la ssp. nigrescens kaj kun la magelana kornostrigo, bezonas pli da studo.
- Bruneca kun longa beko; birdoj el duonseka interno de Brazilo ofte havas multe pli da blanko en supra vosto kaj orelkovriloj. Ĝi estas la ununura subspecio kie la iriso estas sukcenkolora, ne flava.
- B. v. subarcticus Hoy, 1852: Norda granda kornostrigo
- Reprodukta teritorio el Makenzio kaj nordorienta Brita Kolumbio orienten al Hudsona Golfo; suda limo ne estas klara sed almenaŭ atingas al Montano kaj Norda Dakoto. Nereproduktuloj troviĝas ofte sude de latitudo 45°S, eventuale transen. La taksono inkludas la birdojn priskribitajn kiel occidentalis (sed vidu sube), kaj sclariventris (Dickerman 2004). La olda nomo wapacuthu estis foje uzita por tiu subspecio, sed ĝi ne povas certige esti uzata por rekonebla taksono kaj devas esti konsiderita nomen dubium (duba nomo). La loĝantaro priskribita kiel algistus estas probable bazita sur vagantaj individuoj aŭ intergraduloj de subarcticus, saturatus kaj lagophonus.(Holt et al. 1999)
- Pala formo, ĉefe blankeca kun sablokolora nuanco; nigra striado supre varia el nedistinga al akcenta. Tre palaj birdoj estas similaj al junaj inoj de Neĝostrigo vidataj de malproksime. Piedoj blankecaj al sablokoloraj, kun malmulta aŭ nenia bildo.
- B. v. pacificus Cassin, 1854: Kalifornia granda kornostrigo
- Centra kaj suda Kalifornio okcidente de Sierra Nevada escepte la Valo San Joaquin, sude al nordokcidenta Baja California, Meksiko. Intergraduloj kun pallescens en Kantono San Diego, Kalifornio (vidu ankaŭ sube). Loĝanta la tutan jaron.
- Tre brunaj, malhele striita sube distinga, sed malpli akcenta ol ĉe saturatus. Nigraj ŝultroj. Piedoj punktitaj je malhela.
- B. v. saturatus Ridgway, 1877: Marborda granda kornostrigo
- Marbordo de Pacifiko el sudorienta Alasko al norda Kalifornio. Loĝanta la tutan jaron.
- Malhela, sablokolora kaj iome grizeca formo kun tre forta striado sube. Piedoj preskaŭ malhelaj.
- B. v. nigrescens Berlepsch, 1884: Nordanda granda kornostrigo
- Andoj; sekaj zonoj kaj punao el Kolombio al nordokcidenta Peruo. Loĝanta la tutan jaron.
- Malhela, grizbruna formo kun tre malhelaj grizbrunaj punktetoj.
- B. v. pallescens Stone, 1897: Dezerta granda kornostrigo
- Valo San Joaquin sudorienten tra sekaj regionoj de sudorienta Kalifornio kaj suda Utaho orienten al okcidenta Kansaso kaj suden al Guerrero kaj okcidenta Veracruz en Meksikio; intergraduloj kun pacificus en San Diego County; vagantaj individuoj de lagophonus kaj de la loĝantaro de la Roka Montaro, kiuj aspektas similaj al intergraduloj, ŝajne aperas en tiu teritorio. Loĝanta la tutan jaron.
- Malgranda, sablokolora formo kun nedistinga striado, ĉefe sube. Ŝultra areo estas malhelbrunaj (kafokoloraj). Piedoj blankaj kaj kutime nemarkitaj.
- B. v. mayensis (Nelson, 1901): Jukatana granda kornostrigo
- Jukatano. Loĝanta la tutan jaron.
- Malgranda kaj mezpala formo.
- Suda Baja California, Meksikio. Loĝanta la tutan jaron.
- Simila laŭ koloro al pacificus, sed konsiderinde (5-10%) pli malgranda; tamen kelkaj koincidas.
- B. v. heterocnemis (Oberholser, 1904): Nordorienta granda kornostrigo
- Reproduktiĝas en orienta Kanado (Norda Kebekio, Labradoro, Novlando). Vintre, disigas suden al Ontario kaj nordokcidenta Usono. Dubinde distinga el saturatus (Holt et al. 1999).
- Iom malhela kaj griza, tre striita formo. Palaj piedoj kun malhela punktaro.
- B. v. lagophonus (Oberholser, 1904): Nordokcidenta granda kornostrigo
- Reproduktiĝas el interna Alasko suden tra montaraj areoj de Brita Kolumbio al nordorienta Oregono, la Serpenta Rivero, kaj nordokcidenta Montano. Informoj pri vintro tiom sude kiom ĝis Koloradio kaj Teksaso. Dube distinga el saturatus (Holt et al. 1999).
- Pli griza ol saturatus, sed similar entute. Piedoj kun malhela striado.
- B. v. mesembrinus (Oberholser, 1904): Centramerika granda kornostrigo
- Istmo de Tehuantepec al okcidenta Panamo. Loĝanta la tutan jaron.
- Mezgranda formo; pli malhela ol mayensis.
- B. v. ssp. nov.?: Rokamontara granda kornostrigo
- La loĝantaro de la Roka Montaro povas konsistigi ne ankoraŭ priskribita subspecio. Ĝi reproduktiĝas sude de la Serpenta Rivero sude al Arizono, Novmeksikio, kaj la Montaro Guadalupe. Oriente, oni supozas, ke ĝi ĉeestas ĉe la ebenaĵo Modoc kaj la lago Mono. La nomo occidentalis povas esti uzata al tiuj birdoj depende de analizoj de la tipa specimeno; certe, ili estis inkluditaj en la supozata subspecio nomita tiele, sed intergradado inter pallescens kaj lagophonus kaj altituda migrado de birdoj de la Roka Montaro ne estis sufiĉe priserĉata ankoraŭ (Holt et al. 1999).
- Mezgriza formo, intermeza inter lagophonus kaj pallescens. Meze striita kaj nuance sablokolora sube. Piedoj makulitaj.
La sinklera gufo de pleistoceno el Kalifornio, Bubo sinclairi, povus esti paleosubspecio de tiu ĉi specio (Howard 1947).
Referencoj en Media
[redakti | redakti fonton]- La serio de libroj "Guardians of Ga'Hoole" havas du grandajn kornostrigojn kiel rolulojn, Bubo la Forĝisto kaj Skenĉo la Generalo Ablaho.
- Rachel kaj Cassie de Animorphs ofte uzas formojn de grandaj kornostrigoj.
Media
[redakti | redakti fonton]Bildo
[redakti | redakti fonton]-
granda kornostrigo stretching dum ripozo sur branĉo.
-
Piedodetalo de Bubo virginianus. Muntita specimeno.
-
Tri idoj de Bubo virginianus.
Video
[redakti | redakti fonton]-
Bubo virginianus (informo)
- Video de Bubo virginianus ĉe Animala Regno Disney.
- Ĉu problemoj pri vido? Vidu la helpon en angla lingvo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Bubo virginianus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
- Dickerman, Robert W. (2004): Notes on the type of Bubo virginianus sclariventris. Bull. B.O.C. 124(1): 5-6. PDF plena teksto
- Holt, Denver W., Berkley, Regan; Deppe, Caroline; Enríquez Rocha, Paula L.; Olsen, Penny D.; Petersen, Julie L.; Rangel Salazar, José Luis; Segars, Kelley P. & Wood, Kristin L. (1999): 69. Great Horned Owl. In: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (eds): Handbook of Birds of the World, Volume 5: Barn-owls to Hummingbirds: 185, plate 10. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-25-3
- Howard, Hildegarde (1947): A preliminary survey of trends in avian evolution from Pleistocene to recent time. 'Condor 49(1): 10-13. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Houston, C. S., Smith, D. G. & Rohner, C. (1998): Great Horned Owl (Bubo virginianus). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 372. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Online version, retrieved 2006-DEC-05. COI:10.2173/bna.372 (necesas aliĝo)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Faktoj kaj fotoj de granda kornostrigo Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine - NatureMapping Programo
- Cornell Lab of Ornithology: Informaro de granda kornostrigo. 2007-JAN-29.
- Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto: Informaro kaj fotoj de granda kornostrigo. 2007-JAN-29.
- USGS Patuxent Birdidentigejo: Informaro de granda kornostrigo. 2007-JAN-29.
- Filmoj de granda kornostrigo[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdokolekto