Saltu al enhavo

Grekismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grekismohelenismo estas vorto aŭ esprimo kiu devenas el la greka lingvo kaj estas uzata en aliaj lingvoj. La majoritato de la eŭropaj lingvoj enhavas grandan kvanton de helenismoj, multaj el ili estas vortoj moderne stampitaj el radikoj de la klasika greka.

En Esperanto, la grekismoj estas kutime sciencaj kaj teknikaj terminoj, same kiel en multaj aliaj lingvoj. Kelkaj grekismoj estis tradukitaj de la romianoj al ilia lingvo, la latino, kaj tiele transigitaj el tiu al aliaj lingvoj; tiele ili estas samtempe kaj grekismoj kaj latinismoj. Kelkaj grekismoj en Esperanto estas atomo, muziko, melodio, harmonio, fiziko, pentagramo (kvinpinta stelo, ne konfuzu kun notliniaro, diagramo, teorio, tezo, eŭforio, alegorio, polemiko (el milito), etiko, estetiko, politiko, ekonomio, demokratio, strategio, taktiko, temo, terapio ktp

Krome multaj vortoj, ĉefe terminoj estas kunmetaĵoj el grekaj radikoj kiuj funkcias kiel prefiksojsufiksoj kiel hidro, mikro (malgranda), makro (granda), logio, grafio, patio, fono, bio, tele, psiko, teo, geo, gramo, hema, meta. Kelkaj el ili for de la kunmetaĵoj povas kolizii kontraŭ esperantlingvaj vortoj de aliaj signifoj kiel fono, gramoteo. Ofte oni mencias la vorton "kaj", kiu funkcias same en la greka, sed ankaŭ en aliaj lingvoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Bergua Cavero, J., Los helenismos del español, Madrid (Gredos) 2004
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy