Heinrich George
Heinrich George (vere: Georg Heinrich Schulz; naskiĝinta la 9-an de oktobro 1893 en Szczecin, mortinta la 25-an de septembro 1946 en sovetia internigejo de Sachsenhausen) estis germana aktoro kaj reĝisoro. Li estis la patro de la aktoro Götz George.
Vivo
[redakti | redakti fonton]George ludis i.a. la rolon de Falstaff en la komedio ŝekspira La gajaj edzinoj de Windsor aŭ la ĉefrolon en Götz von Berlichingen. Sed li vere tre famiĝis ludante Franz Biberkopf en la filmo Berlin – Alexanderplatz (1931, laŭ la romano de Alfred Döblin).
Post la potencakiro nazia George ne distanciĝis politike partoprenante propagandajn filmojn kiel Hitlerjunge Quex (1933) aŭ Jud Süß (1940). En 1937 li iĝis intendanto de la Berlina Ŝilera Teatrejo. Inter liaj plej bonaj filmoj nombriĝas Der Postmeister (1940), kie li denove ludis por si pli tipan, popularan figuron.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Heinrich George en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Filmoj de li