Saltu al enhavo

Ernest Hemingway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hemingway)
Ernest Hemingway
Nobel-premiito
Ernest Hemingway en 1923
Ernest Hemingway en 1923
Persona informo
Ernest Miller Hemingway
Naskonomo Ernest Miller Hemingway
Naskiĝo 21-an de julio 1899
en Usono Oak Park, Illinois, Usono
Morto 2-an de julio 1961
en Usono Ketchum, Idaho, Usono
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Ketchum Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco usona
Lingvoj anglafrancahispana vd
Loĝloko Key WestParizoKetchum • Ernest Hemingway House vd
Ŝtataneco Usono
Alma mater Oak Park and River Forest High School (en) Traduki
James F. Byrnes High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ernest Hemingway
Familio
Patro Clarence Hemingway (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Grace Hall Hemingway (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Leicester Hemingway (en) Traduki, Marcelline Hemingway Sanford (en) Traduki, Madelaine Hemingway Miller (en) Traduki, Carol Hemingway (en) Traduki kaj Ursula Hemingway (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Elizabeth Hadley Richardson (1921–1927)
Pauline Pfeiffer (1927–1940)
Martha Gellhorn (1940–1945)
Mary Welsh Hemingway (1946–1961)
Infanoj Jack Hemingway (1923–2000)
Patrick Hemingway (1928–)
Gregory Hemingway (1931–2001)
Profesio
Okupo verkisto, aŭtoro, novelisto, ĵurnalisto
Laborkampo Ŝlosilromano Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Alassio vd
Aktiva dum 1917–1961 vd
Verkado
Ĝenroj romanoj, noveloj, rakontoj
Literatura movado Perdita generacio
Verkoj The Old Man and the Sea
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ernest Hemingway en 1950

Ernest HEMINGWAY [hemingŭej] (naskiĝis la 21-an de julio 1899, mortis la 2-an de julio 1961) komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, li vojaĝis tra multaj landoj, partoprenis ambaŭ mondmilitojn kaj la enlandan militon en Hispanio.

Lia unika literatura stilo, karakterizita per konciza lingvo kaj mallongaj deklaraj frazoj, multe influis anglalingvan prozon en la 20-a jarcento, kaj iuj liaj libroj estas nun konsiderataj ĉefverkoj. Liaj verkoj en simpla, sobra lingvaĵo rakontas pri la brutaleco de la vivo.

Pro sia verko The Old Man and the Sea ("La oldulo kaj la maro") li en 1953 gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1954 la Nobel-premion pri literaturo por "lia regado de la rakontarto, plej ĵuse montrita en La maljunulo kaj la maro, kaj pro la influo, kiun li praktikis sur nuntempa stilo".

Sian vivon li finis per sinmortigo.

La ŝtatestro de Kubo, Fidel Castro, diris ke Hemingway estis unu el la plej bonaj verkistoj de Kubo. En Key West, Florido, Usono, kie li loĝis, kaj en San Miguel del Padrón sude de Havano, Kubo ekzistas muzeoj de Hemingway.

La literatura stilo de Hemingway estas karakterizita per mallongaj kaj deklaraj frazoj, konkretaj priskriboj kaj intenca forlaso de detaloj por permesi al la leganto mem plenigi la malplenojn en la informo, kaj tiel "impliki" ŝin en la rakonton. En sia libro Death in the Afternoon li skribis: "La majesto de la movado de la glaĉero ŝuldiĝas al tio, ke nur okono de ĝi estas super la akvo." En sia libro Wandering Celebration (vaganta festo) Hemingway priskribas kiel kiam li estis en Parizo li ekkomprenis ke "preskaŭ ĉiu detalo en rakonto povas esti preterlasita, tiel longe kiel vi faras ĝin konscie."

Hemingway kutime uzis la vorton "kaj" anstataŭ komoj. Ĉi tiu uzo de polisindeto povas servi por komuniki tujecon. La polisindetaj frazoj de Hemingway - aŭ en postaj verkoj lia uzo de malordaj subfrazoj - uzas konjunkciojn por apudmeti surprizajn viziojn kaj bildojn. Iuj komparas ilin kun hajkoj. Multaj el la sekvantoj de Hemingway misinterpretis lian antaŭecon kaj brovsulkis ĉian emocian esprimon; Saul Bellow satirumis ĉi tiun stilon kiel "Ĉu vi havas emociojn? Strangolu ilin." Tamen la intenco de Hemingway estis ne forigi emocion, sed portreti ĝin pli science. Hemingway opiniis, ke estus facile kaj sencele priskribi emociojn; li skulptis kolaĝon de bildoj por ekkompreni "la veran aferon, la sinsekvon de movo kaj fakto, kiuj kreis la emocion kaj kiuj validus je jaro aŭ je jardekoj aŭ, kun bonŝanco kaj se vi deklarus ĝin sufiĉe pure, ĉiam ". Ĉi tiu uzo de bildo kiel objektiva korelativo ankaŭ estas karakteriza por Ezra Pound, T. S. Eliot, James Joyce kaj Marcel Proust.

If a writer of prose knows enough of what he is writing about he may omit things that he knows and the reader, if the writer is writing truly enough, will have a feeling of those things as strongly as though the writer had stated them. The dignity of movement of an ice-berg is due to only one-eighth of it being above water. A writer who omits things because he does not know them only makes hollow places in his writing.

—Ernest Hemingway, Death in the Afternoon

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Three Stories and Ten Poems (poemoj kaj rakontoj, 1923) - "Tri noveloj kaj dek poemoj"
  • The Sun also Rises (romano, 1926) - "La suno ankaŭ leviĝas"
  • A Farewell to Arms (romano, 1929) - "Adiaŭo al la armiloj"
  • Death in the Afternoon (eseo pri la taŭrobatalo, 1932) - "Morto en la posttagmezo"
  • The Snows of Kilimanjaro (novelo, 1936) - "La neĝoj de Kilimanĝaro"
  • For Whom the Bell Tolls (romano, 1940) - "Por kiu sonas la sonorilo"
  • Across the River and into the Trees (romano, 1950) - "Trans la riveron kaj en la arbojn"
  • The Old Man and the Sea (novelo, 1952) - "La oldulo kaj la maro"
  • La oldulo kaj la maro (el "The Old Man and the Sea"), tradukita de Fernando de Diego. Ilustraĵoj de C. F. Tunnicliffe kaj Raymond Sheppard. — Chapecú Eld. Eldonejo Fonto, 1996. — 99 p. : ilustr. — (Fonto-Serio ; 28); dua eldono en 2001.
  • La neĝoj de Kilimanĝaro (el "The Snows of Kilimanjaro"), tradukita de Edwin Grobe. — Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. — 20 p.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy