Saltu al enhavo

T. S. Eliot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
T. S. Eliot
Nobel-premiito
Persona informo
T. S. Eliot
Naskonomo Thomas Stearns Eliot
Naskiĝo 26-an de septembro 1888 (1888-09-26)
en Sankta Luiso
Morto 4-an de januaro 1965 (1965-01-04) (76-jaraĝa)
en Kensington, Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pulma emfizemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Church of Saint Michael (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Unitariismoanglo-katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko MisurioSankta Luiso • Ash Street vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1927–)
Usono (–1927)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo
Milton Academy (en) Traduki
kolegio Harvard
Kolegio Merton
Universitato Harvard
Eliot House (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo T. S. Eliot
Familio
Patro Henry Ware Eliot (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Charlotte Champe Stearns (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Henry Ware Eliot (en) Traduki, Ada Eliot (en) Traduki, Marian Cushing Eliot (en) Traduki, Margaret Dawes Eliot (en) Traduki, Theodora Sterling Eliot (en) Traduki kaj Charlotte Eliot (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Valerie Eliot (en) Traduki (1957–1965)
Vivienne Haigh-Wood Eliot (en) Traduki (1915–1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
kantotekstisto
scenaristo
verkisto de porinfana literaturo
kritikisto
ĵurnalisto
verkisto
universitata instruisto
socia kritikisto
poeto
novelisto
eseisto
literaturkritikisto
Nobel Prize winner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1915– vd
Verkado
Verkoj La Detruita Lando ❦
Four Quartets vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Stearns ELIOT (naskiĝis la 26-an de septembro, 1888, mortis la 4-an de januaro, 1965), estis poeto naskiĝinta en Usono, verkisto de teatraĵoj, kaj literatura kritiko.

Eliot naskiĝis en altklasa familio de Sankta Luiso, Misurio; la fama prezidanto de la Washington-Universitato Tom Eliot estis kvingrada kuzo. La gravaj verkoj de Eliot montras malmultajn signojn pri St. Louis, sed estis, dum lia junaĝo, meblovendejo Prufrock en tiu urbo.

Sed T.S. Eliot fondis siajn vivon kaj literaturan karieron en Anglio, post la nuligo de planoj vojaĝi al Germanio pro la ekesto de la Unua mondmilito. Post la milito, en la 1920-aj jaroj, li pasigis tempon kun aliaj grandaj belartistoj en la kvartalo Montparnasse en Parizo, kie li estis fotografita de Man Ray. En la universitato li esploris Budhismon kaj lernis Sanskriton.

Per la influo de Ezra Pound li fariĝis konata per la eldono de poemo, The Love Song of J Alfred Prufrock ("La amkanto de J. Alfred Prufrock"), en 1915. Lia stilo estis freŝa kaj modernisma, en klara kontrasto al multe da la pastora poezio de tiu tempo.

En 1922, la eldono de The Waste Land ("La detruita lando") fariĝis unu el la ĉefaj ekzemploj de la nova ondo de poezio de tiu tempo. The Waste Land estis vidata kiel reprezento de la seniluziiĝo de la postmilita generacio. Iuj opinias ke la distinga dependo je aludo, aparte al figuroj de la greka kaj latina mitologioj, de la poemo estas malforto kiu ekskludas la "averaĝan" leganton, sed tamen la poemo restas unu el la plej legataj verkoj de Eliot.

Lia pli malfrua verkaro estas pli religia, li estis konvertinta al la eklezio Anglikana, kaj enhavas i.a. la verkojn Ash-Wednesday ("Cindromerkredo") kaj Four Quartets ("Kvar kvaraĵoj"). Eliot konsideris "Kvar Kvaronpoemoj" sia majstroverko, ĉar ĝi fontis el lia vasta scio de mistikismo kaj filozofio.

El la teatraĵoj de Eliot, kiuj estas plejparte poeziaj, estas i.a. Murder in the Cathedral ("Murdo en la katedralo", 1935), rekte religia verko pri la morto de Skt. Tomaso Becket. Li konfesis influon de i.a. Lancelot Andrewes predikanto de la 17-a jarcento. Pli malfrue, li estis dungita al la komitato formita por krei la "Novan Anglan" tradukon de la Biblio.

En 1948, li ricevis la Premion Nobel de Literaturo, dum samtempe lia amiko Ezra Pound estis tenita en mensmalsanulejo.

Poste, lia libro de poezio por infanoj Old Possum's Book of Practical Cats ("La libro de Old Possum pri praktikaj katoj", 1939) estis la bazo de la popularega muzika teatraĵo de West End and Broadway verkita de Andrew Lloyd Webber, Cats ("Katoj").

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy