Saltu al enhavo

Hernád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la rivero Hernád en la Slovaka Paradizo
Hernád kaj malgranda akvoenergia centralo en Gibárt

Hernád (slovake Hornád) estas maldekstra flankorivero de Sajó en Hungario.

La rivero fluas el Slovakio, eĉ 10 km-ojn estas limorivero. Longas 286 km-ojn, la hungara etapo estas 186 km. La akvokolekta areo estas 5436 km2. La rivero enverŝiĝas en Sajó, proksime de enverŝiĝo de Sajó kaj Tiso.

La rivero estas riĉa de fiŝoj, supre trafluas la Slovakan Paradizon, kiu estas Nacia Parko.

Ĉerivera urbo estas Košice, (hungare Kassa), kiu estas plej granda urbo de Orienta Slovakio.

Akvonivelaj indikiloj: Spišská Nová Ves, Kysak, Hidasnémeti, Gesztely.

Malgranda akvoenergia centralo funkcias en Gibárt.

Menciindas du vilaĝoj: en Muhi en 1241 la hungaroj malvenkis de la mongoloj en grava batalo; en Ónod okazis parlamentado dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy