Higuera de Vargas
Higuera de Vargas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06132 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 856 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 27′ N, 6° 58′ U (mapo)38.446111111111-6.9738888888889Koordinatoj: 38° 27′ N, 6° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 342 m [+] | ||
Areo | 67,6 km² (6 760 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Higuera de Vargas [+] | |||
Higuera de Vargas [iGEra] (Figarbo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas aliaj tri samnomaj vilaĝoj en la provinco.
La loĝantoj nomiĝas higuereños. La censita populacio en 2008 estis de 2.152 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Higuera de Vargas estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 342 m; je 57 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 67,6 km².
Ĝi estas proksime de la limo kun Portugalio kaj limas nordokcidente kun Alconchel, Olivenza kaj kun la rivero Alcarrache, nordoriente kun Barcarrota kaj Jerez de los Caballeros, sudokcidente kun Villanueva del Fresnokaj sude kun Zahínos.
Historio
[redakti | redakti fonton]Mezepoko
[redakti | redakti fonton]Badajoz kaj aliaj ekstremaduraj vilaĝoj estis konkeritaj de la kristanoj post 1230. En tiu periodo ŝajne ĉirkaŭ 1240 fondis Higuera de Vargas la nobelulo Garci Pérez de Vargas, kio estas ne tre certa, ĉar ankaŭ la Senjoro de Burguillos del Cerro aperos kiel loĝanto de la zono kaj eĉ alia plia kandidato kiel iu Iván de Vargas.
Certe Higuera jam ekzistis en 1384 laŭ dokumento de pastro de la Katedralo de Badajoz, D. Juan Solano de Figueroa, kie en la “Historia de los Obispos y pueblos de Badajoz”, diras jene:
"Vilaĝo de Higuera de Vargas: Estis loko de 300 najbaroj (familioj) kaj havis bonkvalitajn terkultivejojn, paŝtejojn, ĉasejojn, fiŝkaptado, oleo, mielo, fruktoj kaj ĉiatipaj vegetaĵoj." Krome parolsas pir multaj preĝejoj kaj ermitejoj, kelkaj ruinaj.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]La jenaj:
- La Kastelo de Coso, donita de Alfonso la 9-a al la Templanoj, el la 13a jarcento.
- La Preĝejo de la Inmaculada Concepción de stilo gotiko portugalia.
- La ermitejo de Nuestra Señora de Loreto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- "Historia de Extremadura" Marcelino Cardalliaguet Quirant