Saltu al enhavo

Schalunen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Holzhüser)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schalunen (stacidomo).
Schalunen
Blazono de Schalunen
Blazono de Schalunen
Blazono de Schalunen
Schalunen fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Schalunen fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Schalunen fotita el balono
la 16-an de aprilo 2011
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Geografia situo CH1903: 606640 / 217578 (mapo)47.1091666666677.5261111111111Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 32′ O; CH1903: 606640 / 217578 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 380
Areo 1,39 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 3314
Komunumkodo 0549
Mapo de Schalunen
Mapo de Schalunen
Mapo de Schalunen
vdr

Schalunen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Schalunen situas duonan kilometron okcidente de la rivero Emme en la Svisa Mezlando en la ekstrema nordoriento de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 11 kilometrojn sude de Soloturno kaj 23 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. La okcidentan limon de la komunumo formas la tiel nomita ĉefkanalo (Hauptkanal), kiu pasas paralele al Emme. La komunumo konsistas el la du partoj Schalunen kaj Holzhüser. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,39 km², de kiuj 30,7% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado. [2]

Tra Schalunen pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 12 de Soloturno al Berno. Krome kondukas flankaj vojoj de Schalunen al Aefligen kaj al Limpach. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per trama fervojlinio de Soloturno al Zollikofen kaj Berno.

La unua dokumenta mencio de Schalunen datiĝas el la jaro 1249 kiel Chaluna. En la jaro 1864 ĉe la limo de la vilaĝo estis trovita brakringo el masiva oro el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko parto de la vilaĝo apartenis al la Monaĥejo Fraubrunnen. Tiun parton ekde la reformacio en la jaro 1528 administris la Voktejo Fraubrunnen. La alia pli granda parto de la vilaĝo apartenis al la malalta tribunalo de Bätterkinden kaj kun ĝi en la jaro 1510 estis atribuita al la berna Kamparvoktejo Landshut. Post la fino de la Helveta Respubliko Schalunen estis unuigita kaj atribuita al la distrikto Fraubrunnen. Per la malfondo de la distrikto Fraubrunnen Schalunen la 1-an de januaro 2010 estis atribuita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]



pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy